From Wikipedia, the free encyclopedia
Petar Konstantinov Danov (bulgare Петър Константинов Дънов, prononco laŭ IFA ˈpɛtər kɔnstanˈtinɔf ˈdənɔf, ofte ankaŭ latinliterigita per angligita persona nomo Peter Deunov) - naskiĝis la 11-an de julio 1864, mortis la 27-an de decembro 1944 - estis spirita majstro kaj fondinto de skolo de esoterisma kristanismo. Per siaj disĉiploj li estas nomata majstro Беинсá Дунó respektive en latina alfabeto Beinsá Dunó (foje en franca literumo Douno).
Petar Danov | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Петър Константинов Дънов | ||
Naskiĝo | 11-an de julio 1864 en Nikolaevka | |
Morto | 27-an de decembro 1944 (80-jaraĝa) en Sofio | |
Lingvoj | bulgara • angla vd | |
Ŝtataneco | Bulgario vd | |
Alma mater | Universitato de Bostono (1892–1893) Universitato Drew (1888–1892) Boston University School of Theology (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo mistikulo esoteristo spiritual teacher (en) komponisto vd | |
Laborkampo | Filozofio, sekto, esoterismo, kristanismo, mistikismo kaj muziko vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Naskiĝinta la 11-an de julio 1864 en la bulgara vilaĝo Ĥadarĉa (Хадърча, nun Николаевка, Nikolaevka), proksimume 60 kilometrojn de Varna, li estis la tria infano de la bulgara ortodoksa pastro Konstantin Danovski kaj ties edzino Dobra Georgieva. La patro laŭdire estis la unua bulgara instruisto kaj pastro en Varna, post antaŭaj jardekoj de subpremo de la bulgara lingvo kaj de ortodoksa kristanismo fare de la reganta islama Otomana Imperio. Post la liberigo de Bulgario el tiu imperio, Petar Danov finis bulgaran mezlernejon en Varna. La 24-an de junio 1877 li kompletigis siajn studojn ĉe la Usona Teologia Lernejo en Sviŝtov (Свищов) kaj poste de aŭtuno 1887 ĝis somero 1988 estis instruisto en la vilaĝo Ĥotanca (Хотанца).[1]
En aŭgusto 1888 li translokiĝis al Usono. Li akceptiĝis en la metodista teologia seminario Drew en Madison, Nov-Ĵerzejo kaj kompletigis siajn studojn tie en majo 1892. En aŭtuno de tiu jaro li akceptiĝis en la universitata teologia lernejo en Bostono, defendis diplomigan tezon pri "La migrado de la ĝermanaj triboj kaj ilia kristanigo" (origine angle "The Migration of the Germanic Tribes and Their Christianisation") kaj ricevis sian teologian diplomon en junio 1893. Poste dum unu jaro li estis regula studanto de medicino en la Universitato de Bostono.[1]
En 1895 Petar Danov revenis al Bulgario, ekvivis en Varna kaj rifuzis la postenojn de metodisma kaj teozofia pastroj ofertitajn al li. En la sekva jaro, 1896, li publikigis la verkaĵon "Scienco kaj Eduko", angle Science and Education[rompita ligilo], en kiu li analizis la evoluon de la homaro en la ĝistiamaj dramaj mondaj eventoj, aŭgurante la fondon de nova kulturo en la sekva, 20-a jarcento.
En 1896 li estis unu el la fondintoj de spirita komunumo kaj kultura centro nomata laŭ "P. R. Slaveikov". Li estis nomumita bibliotekestro kaj dum la sekvaj jaroj en Varna prelegis pri temoj kiel "la origino de la homaro", "antikva kaj moderna filozofioj", "scienco kaj filozofio", "kial kaj kiel ni vivas" kaj "la bazo de spirita lumiĝo".
En 1897 li kune kun iuj el liaj disĉiploj en Varna fondis "Societon pri altigo de la religia spirito de la bulgara popolo". Samjare li publikigis broŝuron de spiritaj tekstoj, je titolo "Hio-Eli-Meli-Mesail", kiu poziciigis lin en la centron de la spirita societo, kiu poste en 1906 ricevis la titolon Sinarka Ĉeno kaj en 1918 la titolon Universala Blanka Frataro.[2] Ekde la jaro 1897 li fare de siaj disĉiploj kutime simple nomiĝis "majstro", kaj la nomo "Petar Danov" apenaŭ plu uziĝis, kvankam la kromnomo "Beinsá Dunó" en literaturaj publikaĵoj ekuziĝis nur en la 1930-aj jaroj. La kromnomo havas sanskritajn radikojn kaj tradukeblas "tiu kiu enportas la bonon tra la mondo".
Ekde 1899 li kunvenigis ĉiujarajn konferencojn en Varna, kiuj ekde la fondo de la Universala Blanka Frataro en 1918 estis ties jaraj konferencoj kaj ĝis la jaro 1942 plu okazis ĉiujare dum aŭgusto en diversaj lokoj de Bulgario: en Varna (1899–1909), en Veliko Tarnovo (1910–1925), en Sofio (1926–1941) kaj en la montaroj de Rila kaj Vitoŝa.
Inter la jaroj 1901 kaj 1912 li vojaĝis al diversaj lokoj en Bulgario, prelegis kaj esploris. Nur iom post iom li komencis prelegi publike. La historia, kosma kaj metafizika rolo de Kristo havis centran pozicion en liaj prelegoj. En 1912, en la vilaĝo Arbanasi proksime de Veliko Tarnovo li analizis la biblion kaj preparis verkaĵon nomatan "La testamento de koloraj lumradioj", kiu publikiĝis septembre de tiu jaro.
La 16-an de marto 1914 li prezentis sian unuan dimanĉan prelegon[rompita ligilo], kiu komencigis la prelegan serion "Potenco kaj Vivo". En februaro 1917 li en Sofio komencis apartan serion de prelegoj por edziniĝintaj virinoj, kiu estis daŭrigita ĝis junio 1932. Pli poste en 1917, en la fina fazo de la Unua Mondmilito, la bulgara registaro forsendis lin por unu jaro el Sofio al ekzilo en Varna, akuzante ke lia filozofio "morale malfortigus la soldatojn ĉe la fronto". Li vivis en hotelo kaj vigle korespondis kun siaj disĉiploj. Sekve, post la fino de la Unua mondmilito en 1918 la nombro de liaj disĉiploj ĉie en Bulgario rapide kreskis kaj atingis nombron de 40 000 homoj fine de la 1930-aj jaroj.[3]
En februaro 1922 li malfermis lernejon en Sofio, kiun li nomis Lernejo de la Universala Blanka Frataro. Ĝi konsistis el du klasoj, kaj dum la sekvaj 22 jaroj li ĉiusemajne prelegis antaŭ ambaŭ el ili ĝis lia morto en decembro 1944.
Dum 1927 li fondis la loĝlokon Izgrev proksime de Sofio (intertempe kvartalo de la urbo), kie li kolektis sian aŭskultantaron kaj disĉiplaron por havi centron de sia instruo. Li mem ekvivis en Izgrev, kaj poste ankaŭ estis entombigita tie.
Somere de la jaro 1929 li unuafoje prenis siajn sekvantojn kaj disĉilojn al kampado ĉe la sep lagoj de la montaro Rila. Kiam li en majo 1936 estis atakita fare de politika radikalulo kaj forte vundiĝis je cerba hemoragio kaj parta paralizo, li meze de julio ekkampadis kun iuj sekvantoj proksime de la lagoj kaj ene de kvar semajnoj komplete saniĝis. En marto 1939 publikiĝis mesaĝo de li al siaj disĉiploj, titolata "la eterna testamento de spirito". Komence de la jaro 1944 li organizis la promilitan evakuiĝon de Izgrev al la proksima vilaĝo de Marĉaevo, kaj la revenon al Izgrev en oktobro de tiu jaro. Lastfoje li prelegis, je titolo "la lasta vorto", la 20-an de decembro 1944, ekzakte semajnon antaŭ lia morto.
Aldone al siaj filozofiaj prelegoj, li post studo de muziko kaj ludado de violino ekde la unua jardeko de la 20-a jarcento komponis muzikon laŭ bibliaj kaj propraj tekstoj, poste nomataj "fratecaj kantoj", kaj ekde la jaro 1922 komencis publikigi kantojn kaj melodiojn en la du klasojn de sia lernejo, kiujn li nomis " muzikaj ekzercoj"[rompita ligilo]. Laŭ li tiuj muzikaĵoj celiĝis energiigi kaj harmoniigi la psikajn procesojn en siaj disĉiploj. Iuj el la tekstoj de la muzikaj ekzercoj estis skribitaj en sankta pralingvo, kiun li nomis "vata lingvo" kaj difinis esti la unua lingvo de la homaro.
En la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj liaj instruoj populariĝis en pluraj eŭropaj landoj, ekzemple en Francio kaj Litovio, dum en la 1970-aj jardekoj ĝi aparte fortis en Kanado kaj Usono, sed neoficiale ankaŭ en la rusia kaj baltiaj respublikoj de Sovetunio.
Post la demokratiaj ŝanĝoj en Bulgario, sekvantoj de la Universala Blanka Frataro en 1995 kortume registris senprofitan organizaĵon tiunoman, kiu havas sian centran oficejon en Sofio. Estas pluraj dekoj de spiritaj centroj de la frataro ekster Bulgario - la plej granda situas en suda Francio kaj en 1953 estis fondita fare de la bulgaro Mihail Ivanov (1900–1986), disĉiplo de Beinsá Dunó, nomata de siaj adeptoj Omramo Miĥaelo Aivanhov.
La instruoj de Beinsá Dunó estis komentataj kaj analizataj fare de pluraj konataj sciencistoj, filozofoj kaj spiritaj gvidantoj.
Post la jaro 1925, la instruo de Petar Danov akiris tutmondan publikecon fare de multaj publikaĵoj pri li en ĵurnaloj, gazetoj kaj libroj.
Petar Danov naskiĝis en familio, kiu signife kontribuis al la revivigo de la bulgara nacio kaj aparte de la starigo de sendependa nacia ortodoksa eklezio. En la "Societo pri altigo de la religia spirito de la bulgara popolo" fondita en 1897 membris pluraj elstaraj gvidantoj de la bulgara ortodoksa eklezio. Sed la episkopoj de la eklezio ne akceptis liajn reformajn ideojn pri reveno al la principoj de frua kristaneco, plurajn erojn de lia kredaro kaj ekzemple lian akcenton pri morala principo de vegetarismo. Dum la dua jardeko de la 20-a jarcento la eklezio rekte kaj nerekte pli kaj pli kampanjis kontraŭ li kaj provis misfamigi lin. Kulminon la akuzoj atingis en printempo 1922, kaj en julio de tiu jaro la episkopa konsilio de la eklezio deklaris lian instruon "hereza".
Kelkaj el liaj verkoj aperis ankaŭ en Esperanta traduko.
Pri La alta idealo
|
Pri La nova homaro
|
Pri La Spirito kaj la Karno
|
Pri Sanktaj Vortoj de la Majstro
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.