Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pedro de Mendoza (ˈpeðɾo ðe menˈdoθa) (ĉ. 1487 – la 23-an de junio 1537)[1] estis hispana konkistadoro, soldato kaj esploristo, kaj la unua adelantado de Nova Andaluzio.
Pedro de Mendoza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1487 en Guadix |
Morto | 23-an de junio 1537 (50-jaraĝa) en Atlantiko |
Mortokialo | Sifiliso |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esploristo militisto |
Pedro de Mendoza naskiĝis en Guadix (Granado)), kaj apartenis al granda nobela familio eminenta en Hispanio. Lia familio setlis en Guadix post ĝia rekonkerado fare de la kristanoj en 1489. Li estis paĝo ĉe la hispana kortego de la imperiestro Karlo la 5-a kaj akompanis la suverenon en lia vojaĝo al Anglio. En 1524 li ricevis la titolon de kavaliro de la Ordeno de Alcántara kaj poste, per la influo de sia patro — la kavaliro Fernando de Mendoza Guadix — eniris la Ordenon de Santiago. Li poste batalis en la Italaj Militoj kontraŭ la francoj, en kiuj li partoprenis en la rabado de Romo en 1527.[2]
En 1529, li proponis esplori Sudamerikon je sia propra kosto kaj establi koloniojn. Danke al la klopodoj de sia patrino, María de Mendoza, en 1534 lia propono estis akceptita. Li estis nomumita adelantado guberniestro, kapitano ĝenerala, kaj ĉefa juĝisto de Nova Andaluzio. Ĉi tiu asigno donis al li aŭtoritaton super tiom da tero, kiom li povus konkeri, ene de 200 leŭgoj de la suda limo de Nova Toledo. Kvankam tio estis mezurita laŭ la Pacifika marbordo, estis komprenite, ke liaj klopodoj estu direktitaj al la Plata-Rivero ĉe Atlantiko. La imperiestro donis al Mendoza 2000 virojn kaj 13 ŝipojn kun la kondiĉo, ke ene de du jaroj Mendoza transportu 1000 koloniistojn, konstruu vojojn en la internon, kaj starigu tri fortikaĵojn. Li devis havi duonon de la trezoro de la mortigitaj kacikoj kaj naŭ-dekonojn de la elaĉetmono. La posteno de Guberniestro ankaŭ, teorie, fariĝis hereda.
Tiun jaron, li ekveturis kun konsiderinda floto, sed terura ŝtormo disigis ĝin ĉe la marbordo de Brazilo. Tie lia leŭtenanto, Juan de Osorio, estis murdita, laŭ iuj aŭtoritatoj laŭ la ordonoj de Mendoza mem pro suspektata malfideleco. Mendoza velis supren laŭ la Plata-Rivero en 1535 kaj fondis Bonaeron la 2-an de februaro 1536.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.