From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul GRAHAM (naskiĝis en 1965 en Weymouth) estas brita programisto, riska investanto kaj eseisto.
Paul Graham | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Paul Graham | ||
Naskiĝo | 13-an de novembro 1964 (59-jaraĝa) en Weymouth, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Universitato Harvard - magistro de scienco, doktoro de filozofio Accademia di belle arti di Firenze Harvard School of Engineering and Applied Sciences (en) Rod-Insula Lernejo de Dezajno Universitato Cornell - Bakalaŭro de Artoj Gateway High School (en) vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Jessica Livingston (en) (2008–) vd | |
Profesio | ||
Okupo | programisto verkisto ĵurnalisto eseisto venture capitalist (en) komputosciencisto vd | |
Laborkampo | Komputiko kaj riska kapitalo vd | |
Aktiva en | Kembriĝo • Silicon Valley vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Hackers & Painters ❦ On Lisp ❦ Arc ❦ Hacker News ❦ Y Combinator vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estas fama pro lia laboro pri Lisp kaj kiel kun-fondinto de Viaweb. Li ankaŭ estas aŭtoro de la libroj 'On Lisp' (1993), 'ANSI Common Lisp' (1995) kaj 'Hackers & Painters' (2004).
En 1995, Graham kaj Robert Morris fondis Viaweb. La programaro de Viaweb verkiĝis per Common Lisp programlingvo. Viaweb estis la unua retpaĝaro kiu permesas uzantojn krei siajn proprajn Interretajn vendejojn. Dum la somero de 1998 ili vendis Viaweb al Yahoo! kontraŭ 455,000 akcioj de Yahoo!, kostantaj 49.6 millionoj da dolaroj. Nun Viaweb nomiĝas 'Yahoo! Store'.
Li poste komencis verki eseojn por lia populara retpaĝaro www.paulgraham.com. Ili inkludas "Beating the Average" ('Superigi la Mezumon'), kiu komparas Lisp kun aliaj programlingvoj, kaj 'Why Nerds are Unpopular' ('Kial Nerdoj estas Malpopularaj'), meditado pri vivo de nerdoj dum superaj klasoj. Kolekto de liaj eseoj estis publikiga kiel 'Hackers and Painters' de O'Reilly. Multe da liaj eseoj estas tradukitaj en diversajn lingvojn, inklude Esperanton.
En 2005, post prezentaĵo por la Harvard Computing Society kiu poste li publikigis kiel How to Start a Startup ('Kiel komenci ekfirmaon'), li kun Trevor Blackwell, Jessica Livingston and Robert Morris fondis 'Y Combinator' por havigi startan kapitalon al grandaj grupoj de ekfirmaoj, specialaj tiaj kun maljunaj, teknike pensaj junuloj. Ĝis nun 'Y Combinator' investis en 400 ekfirmaojn, inklude reddit, Dropbox, Airbnb, Stripe, Justin.tv, loopt kaj Xobni.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.