From Wikipedia, the free encyclopedia
Pascale Boistard, naskiĝinta la 4-a de januaro 1971 en Mont-de-Marsan estas franca politikistino, elektita deputitino de la departemento Somme en 2012 kaj nomumita subministro komisiita pri virinaj rajtoj en la 2-a registaro de Manuel Valls la 26-an de aŭgusto 2014.
Pascale Boistard | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pascale Boistard | |||||
Naskiĝo | 4-a de januaro 1963 en Mont-de-Marsan (Landes, Francio) | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato Parizo 8 | ||||
Partio | Socialista Partio (PS) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Subministro komisiita pri virinaj rajtoj | |||||
Dum | 26-a de aŭgusto 2014 – | ||||
Prezidento | François Hollande | ||||
Sekretario de la Komisiono pri eksterlandaj aferoj de la Nacia Asembleo | |||||
Dum | 2012 – 2014 | ||||
Deputitino de la 1-a distrikto de Somme | |||||
Dum | 20-a de junio 2012 – 26-a de septembro 2014 | ||||
Sekvanto | Pascal Demarthe | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi aliĝis al la Socialista Partio en 1997.
Okaze de la municipaj balotoj de marto 2008, ŝi estis elektita en la 11-a arondismento de Parizo kaj fariĝis vicurbestro de Parizo komisiita pri integrado kaj ekstereŭropuniaj eksterlandanoj.
En 2012, ŝi estis elektita deputitino en la 1-a deputita distrikto de Somme (Amiens nord-Abbeville) en la dua balotvico la 17-an de junio 2012, kun 59,14 % da voĉoj. Ŝi postsekvis en alimaniere redifinita distrikto Maxime Gremetz, kiu ne rekandidatiĝis kaj kies seĝo vakis ekde lia demisio la 17-an de majo 2011.
En la Nacia Asembleo, ŝi sidas en la Komisiono pri eksterlandaj aferoj, kies sekretario ŝi estas elektita.
La 16-an de novembro 2012, ŝi estis elektita federacia sekretario de PS de Somme kun 60 % da voĉoj de la aktivuloj.
La 26-an de aŭgusto 2014, ŝi estis nomumita subministro komisiita pri virinaj rajtoj en la 2-a registaro de Manuel Valls[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.