Paralela Universo (renkontiĝo)
Esperanto-renkontiĝo From Wikipedia, the free encyclopedia
Paralela Universo estas la nomo de unutaga festo de Esperanto, okazanta en diversaj lokoj samtempe. La eventoj inkluzivas tagmanĝon, grupan agadon, vespermanĝon, kaj daŭros proksimume de 12:00 ĝis 20:00. La aranĝo okazas sinsekve ekde 2016. Kvankam ĝi komenciĝis en Nord-Ameriko, nun ĝi jam okazas ankaŭ en pluraj kontinentoj.[1] Recenzo pri la aranĝo aperis en pluraj gazetoj kiel la revuo Esperanto[2], Kontakto kaj Tejo Tutmonde[3]. Laŭ decido de la Organiza Komitato ĝi okazas ĉiun trian sabaton de aŭgusto.

| ||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Paralela universo | |||
Regiono | Mondo | |||
Periodo | ĉiujare en la tria sabato de aŭgusto | |||
Organizanto | Esperantistoj | |||
Ekzistas ekde | 2016 | |||
Celgrupo | Esperantistoj | |||
Informa retpaĝo | paralelauniverso | |||

Kial ĝi ekestis?
Por doni la oportunon paroli Esperanton reale, ne rete, renkonti novajn amikojn, kaj ricevi ĝuindajn memoraĵojn. La celo de la organizantoj estas ke ĉiu kiu volas partopreni, povu fari tion sen vojaĝi tro malproksime. Plej bone estas, se oni povu atingi eventon dum malpli ol 4 horoj.
Venontaj aranĝoj
Laŭ la kalendaro la aranĝo okazas ĉiun trian sabaton de aŭgusto.
# | Dato | Jaro |
---|---|---|
5 | 15-an de aŭgusto | 2020 |
6 | 21-an de aŭgusto | 2021 |
7 | 20-an de aŭgusto | 2022 |
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.