From Wikipedia, the free encyclopedia
Otto Ferdinand Georg KERN (naskiĝinta la 14-an de februaro 1863 en Schulpforta, mortinta la 31-an de januaro 1942 en Halle) estis germana filologo klasika. Lia patro Franz Kern estis gimnaziestro; en 1902 li nuptis Elisabeth Seidel.
Otto Kern | |
---|---|
Otto Kern, 1906 (de Paul Moennich) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1863 en Schulpforte |
Morto | 31-an de januaro 1942 (78-jaraĝa) en Halle |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Germana Regno |
Familio | |
Patro | Franz Kern (en) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto klasika filologo universitata instruisto classical archaeologist (en) historiisto arthistoriisto arkeologo religiosciencisto |
Kern studis inter 1883 kaj 1887 en Berlino kaj Lepsiko ĉe Carl Robert, Ernst Curtius, Hermann Diels kaj Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff klasikan filologion kaj arĥeologion. Post doktoriĝo en 1888 li estis ĝis 1890 asistanto ĉe Carl Robert kaj poste ĉe la antikvaĵkolekto Antiquarium de la Berlina Muzeo. Inter 1890 kaj 1893 li studvojaĝis tra Italujo, Greklando kaj Malgrandazio: la unuan jaron kun stipendio de la Germana Arĥeologia Instituto. Inter 1891 kaj 1893 li partoprenis elfosadojn en Magnesia ĉe rivero Meandro Kern iĝis en 1894 privata docento pri klasika filologio en Berlino, en 1897 eksterorda profesoro, en 1903 orda profesoro en Rostock, profesoro en 1907 en Halle (1915/16 rektoreco, 1931 emeritiĝo).
Ekde la disertaĵfaro De Orphei Epimenidis Pherecydis theogoniis quaestiones criticae Kern dediĉis sin oftege je la esplorado de orfeismo kaj de helenaj misteroj. Aparte per sia kritika kolekto de Orphicorum fragmenta (1922) li kreis elstaraĵon. Tamen ne ĉio en ĝi vere orfikas. Ankaŭ en la trivoluma verko Die Religion der Griechen (1926-38), kiu enhavas nur malmulton propran kaj malplibonas ol la kvazaŭ samtempe aperintaj aĵoj de Nilsson kaj Wilamowitz-Moellendorff, la partoj priorfeismaj plej bonis. Eldoniste/interpretiste Kern krome nur agadis koncerne epigrafojn. Tio iĝis post komisiiĝo prilabori la enskribaĵojn trovitajn ĉe Magnesia. Ankaŭ aferoj de liaj disĉiploj ĉefe temis pri tipe kern-aj temoj.
Pli malfrue Kern pli kaj pli interesiĝis pri prelegofaro, broŝurskribo, historiverkado. Tiuj ĉi aferoj danke al siaj detalemoj kaj agrabla aspekto ankaŭ restas de porĉiama valoro.
Li iĝis honora doktoro pri jurscienco en Halle en 1928. Du jarojn poste li gajnis honoran doktorecon pri teologio samloke.
Peek, Werner, "Kern, Otto" ĉe: Neue Deutsche Biographie 11 (1977), p. 522-523 (tie ĉi interrete)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.