Otto Heller

aŭstra sociologo kaj verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Otto Heller

Otto HELLER (naskiĝinta la 14-an de decembro 1897 en Brunno, mortinta la 24-an de marto 1945 en Ebensee) estis aŭstra kaj ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto kaj kontraŭfaŝisto. Pseŭdonimoj liaj estis Raymond Brunet kaj Rudolf Kern.

Thumb
ruino de la feriuma hejmo "Otto Heller" je Ernstroda

Vivo

Post soldatado dum la Unua Mondmilito li kunfondis en 1921 la Komunistan Partion de Ĉeĥoslovakujo en Liberec kaj inter 1921 kaj 1923 de la samloke aperinta gazeto "Vorwärts". En 1926 li ekziliĝis el Bohemujo kaj iris Berlinon. Tie li verkis por la gazetoj "Welt am Abend", "Berlin am Morgen" kaj "Die Rote Fahne", krome instruistis li ĉe la Markisma Porlaborista Lernejo (MASCH). En sia verko Der Untergang des Judentums li asertis ke judismo neniiĝis je socialismon.

En 1933 li elmigris al Svisujo verkante por Internacia Gazetarkorespondado (Inprekorr). Inter 1934 kaj 1936, Heller estis malinternafera redaktisto de "Deŭtsche Zentral-Zeitung" en Moskvo, la organo de la germanlingva sekcio de la Tria Internacio. En 1936 li iris al Parizo.[1] Li havis kontakojn al la estraro de Komunista Partio de Aŭstrio kiu post Anschluss troviĝis eksterlande. Inter la emigrintaro li konatiĝis kun Margarete Schütte-Lihotzky kaj und Elisabeth Freundlich[2]. Li ankaŭ laboris en la hispana sekcio de la Tria Internacio. En 1939 estiĝis la (neniam presita) skribaĵo Der Jude wird verbrannt. Post okupo de Franclando fare de Wehrmacht li estadis sur la teritorio de la reĝimo de Vichy. En aprilo 1941 li estis arestita kaj akuzita pro ŝtatperfido je Montauban kun liaj aŭstraj rezistantoj. La menciita urbo gastigis multajn fuĝintajn aŭstrojn, danke al la agadoj de la Eksterlanda Reprezentado de Aŭstraj Socialistoj (AVÖS) kaj helpo de Léon Blum.[3] Malgraŭ tribunala absolvo oni internigis lin en la barakaroj de Le Vernet kaj Les Milles (apud Aix-en-Provence). Post sukcesa fuĝo li laboris kiel tradukisto por la germana okupanta armeo, post kamufla perado fare de Résistance. En decembro 1943 Gestapo arestis lin kaj deportis lin al Aŭŝvico. Kun la hungara komunisto Árpád Haász li verkis artikolojn en redakcia komisiono ariĝinta ĉirkaŭ Bruno Baum. Ilin ekde julio 1944 kurtonde disaŭdigis ilin el la koncentrejo kaj el Krakovo po du fojojn por semmajno al Londono. Iliaj informoj por la Aliancanoj ege gravis rilate al scio pri la cirkonstancoj aŭŝvicaj.[4]

En la 18.1.1945, kiam evakuiĝis el la oriento multaj aŭŝvicaj kaptitoj, venis li al Mauthausen; tie li ricevis la personan numeron 119829. Li mortis pro malforteco en la koncentreja filio de Ebensee.

Honoroj

En Ernstroda oni nomis (almenaŭ antaǔ 1965) feriuman domon de la sindikato FDGB laŭ li.[5]

Skribaĵoj (elekto)

  • Sibirien: Ein anderes Amerika. Neuer Deutscher Verlag, Berlin 1930.
  • Der Untergang des Judentums: Die Judenfrage, ihre Kritik, ihre Lösung durch den Sozialismus. Verlag für Literatur und Politik, Wien, Berlin 1931. interreteo (dua eldono 1933)
    • recenzo ĉi-prie fare de Eva Reichmann-Jungmann: "Der Untergang des Judentums", ĉe Der Morgen, vol. 8/1, Belrino 1932, p. 64–72 surrete
  • Wladi Wostok: Der Kampf im Fernen Osten. Neuer Deutscher Verlag, Berlin 1932.
  • Das Geheimnis der Mandschurei. Hoym, Hamburg, Berlin 1932.

Literaturo

  • "Heller, Otto", ĉe: Lexikon deutsch-jüdischer Autoren. Vol. 11, eldonis Archiv Bibliographia Judaica. Saur, München 2002, ISBN 3-598-22691-8, p. 60–65.
  • "Heller, Otto", ĉe: Werner Röder, Herbert A. Strauss (eld.): Biographisches Handbuch der deutschsprachigen Emigration nach 1933. Vol. 1: Politik, Wirtschaft, Öffentliches Leben. Saur, München 1980, p. 283.
  • Tom Navon:"'Otto Heller. Communism and the Jewish Question in the Weimar Republic", ĉe: Daniel Meis (eld.): Die Heterogenität des Judentum in der Weimarer Republik (1918/1919–1933). Biographische Zugänge. Logos, Berlin 2020, ISBN 978-3-8325-5602-0, p. 167–200.
  • Tom Navon: Radical Assimilation in the Face of the Holocaust. Otto Heller (1897–1945). Suny Press 2024, ISBN 978-1-43849591-0.

Eksteraj ligiloj

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.