From Wikipedia, the free encyclopedia
Oraj, hindie उरई, urdue اورئ estas urbego en subŝtato Utar-Pradeŝo en norda Barato. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.
En 2016 Oraj havis 217 389 da loĝantoj kun legopovo 82%.
Oraj situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 131 m. Bhind troviĝas 96, Kanpur 99, Banda 104, Ĝansi 107, Gvalior 130, Fatehpur 134, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 177, Agra 193, tutlanda ĉefurbo Delhio 369, Kolkata 980, Mumbajo 1036 kilometrojn (aere) .
Oraj estis nomita laŭ sanktulo. Hindua ĉefministro kaj imperiestro establis hinduan raĝon en la 16-a jarcento, kiu baldaŭ apartenis al la Mogola Imperio ekde 1806 al la britoj. Ribelo okazis en la jaroj 1857 kaj 1858.
Oraj estas agrikultura urbo kun produkto de grenoj, kotonoj.
La ĉefa religio en Oraj estas hinduismo (96%), poste islamo (6%), ĝainismo (1%) kaj aliaj.
En Oraj medicina altlernejo estas la plej grava instruejo.
En Oraj la oficiala lingvo estas la hindia.
En Oraj averaĝe pluvas jare po 791 mm. Precipe pluvas dum la musonoj inter junio kaj septembro kaj iom dum la postmusonoj en oktobro kaj novembro.
Oraj havas trairan fervojan linion kaj ĉefvojon inter Ĝansi kaj Kanpur, krome estas alia traira ĉefvojo, fine unu flankovojo. Enurbe precipe motoraj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.