La 30-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 27-a de julio 2012 ĝis la 12-a de aŭgusto 2012 en Londono,  Britio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de la brita reĝino Elizabeto la 2-a, kaj la olimpika flamo estis flamata de Katie Kirk, Desiree Henry, Adelle Tracey, Cameron MacRitchie, Jordan Duckitt, Aidan Reynolds kaj Callum Airlie.[1]

Thumb
la Tura Ponto de Londono kun la olimpikaj ringoj en julio 2012
Rapidaj faktoj XXX Somera Olimpiko, Vintra olimpiko ...
XXX Somera Olimpiko
Thumb
Loko:Londono ( Britio)
Stadiono: Olimpika Stadiono de Londono
Komenca dato: La 27-a de julio 2012
Fina dato: La 12-a de aŭgusto 2012
Oficiala malfermanto: la brita reĝino Elizabeto la 2-a
Olimpika flamo: Katie Kirk, Desiree Henry, Adelle Tracey, Cameron MacRitchie, Jordan Duckitt, Aidan Reynolds kaj Callum Airlie
Olimpika ĵuro: Sarah Stevenson
Nombro de nacioj:
204
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
10 973
(6 103 / 4 860)
Nombroj de sportoj:
302 (26 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
 2008 2016 
Vintra olimpiko
 2010 2014 
vdr
Fermi

Londono estas tiel la unua urbo, kie okazis jam triafoje someraj olimpiaj ludoj. La pli fruaj ludoj okazis en 1908 kaj 1948.

Elekto de Londono

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kandidatoj al la Somera Olimpiko 2012.

Sportaj branĉoj kaj tempoplano

Dum la Somera Olimpiko en Londono okazis 302 konkursoj en 26 sportaj branĉoj (162 por viroj, 132 por virinoj kaj 8 miksitaj konkursoj). En 2012 okazis je du sportaj branĉoj malpli ol en 2008 en Pekino, sed samnombraj konkursoj.

En la programo, ekzistas la sekvaj ŝanĝoj kompare al Pekino 2008:

  • Oni forigis el la programo la virajn grupajn sportajn branĉojn softbalo kaj basbalo.
  • En la kanua konkursado, ĉesas la 500-metra konkurso, okazas 200-metra. La vira kanua duopo je 500 m estas ŝanĝata al virina kajaka unuopo je 200 m.
  • Ĉe velado estas ĉesigata la malfermita klaso Tornado kaj la virina klaso Yngling, kaj estis enkondukita la virina klaso Elliott 6m.
  • Ĉe traka biciklado estas ĉesigita la individua persekutado kaj la poentoveturado por viroj kaj virinoj, same la medisono de viroj. Oni enkondukis la fakon Omnium por virinoj kaj viroj samkiel la teaman sprinton kaj la teaman persekutadon por virinoj.
  • Ĉe skermado, oni anstataŭigis la teaman konkurson en virina sabro kaj la vira spado al vira rapiro.
  • Ĉe boksado, oni enkondukis unuafoje tri pezoklasojn por la virinoj, muŝopezan, mezpezan kaj duonpezan klasojn. Oni ĉesigis la viran klason plumopezo.
  • Ĉe teniso, oni enkondukis post 88 jaroj la paran ambaŭseksan ludon.

La tempoplano konvenis al la anoncita plano de 15-a de oktobro 2010 kaj estis findeterminata en marto de 2011.

La anoncita plano de la konkursoj:

   Malferma, ferma ceremonio        Kvalifika konkurso      2 Finalaj konkursoj

Lasta kolumno: tuta nombro de decidoj en la unuopaj sportaj branĉoj

Pliaj informoj Tempoplano de la Somera Olimpiko 2012 (kun nombro de la medalaj aljuĝoj), Me ...
Tempoplano de la Somera Olimpiko 2012 (kun nombro de la medalaj aljuĝoj)
MeĴaVeSaDiLuMaMeĴaVeSaDiLuMaMeĴaVeSaDiEntute
Julio/Aŭgusto25262728293031010203040506070809101112
Malfermo
badmintono1225
basketbalo112
arkopafado11114
boksado35513
skermado11112111110
kampa hokeo112
futbalo112
aparata gimnastiko ²111133414
halterlevo122222111115
manpilkado112
ĵudo222222214
kanuado11244416
malpeza atletiko266544568147
moderna pentatlono112
biciklado11222111321118
rajdado211116
ritma gimnastiko ²112
lukto2322223218
remado334414
sporta pafado221111221215
naĝado ¹444444441134
velado222111110
sinkrona naĝado ¹112
tekvondo22228
teniso235
tabloteniso11114
trampolinado ²112
triatlono112
hala kaj plaĝa flugpilkado11114
akvopilkado ¹112
plonĝado ¹111111118
Fermo
Medalaj aljuĝoj12141215201822252318211623163215302
Julio/Aŭgusto25262728293031010203040506070809101112
MeĴaVeSaDiLuMaMeĴaVeSaDiLuMaMeĴaVeSaDiEntute
Fermi

¹ = La IOK unuigas la konkursojn en naĝado, sinkrona naĝado, akvopilkado kaj plonĝado sub nomumo akvosporto.

² = La IOK unuigas la konkursojn en aparata gimnastiko, trampolinado (trampolina gimnastiko) kaj ritma gimnastiko sub nomumo gimnastiko.

Pliaj informoj Rango, Ŝtato ...
Medaltabelo (unuaj 10 pozicioj, post ĉiuj 302 disciplinoj)
 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
1  Usono (USA) 462929104
2  Ĉinio (CHN) 38272388
3  Britio (GBR)* 29171965
4  Rusio (RUS) 24263282
5  Sud-Koreio (KOR) 138728
6  Germanio (GER) 11191444
7  Francio (FRA) 11111234
8  Italio (ITA) 891128
9  Hungario (HUN) 84517
10  Aŭstralio 7161235
Plena medaltabelo
Fermi

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.