From Wikipedia, the free encyclopedia
La Okcidenta rifegreto, Egretta gularis, konata ankaŭ kiel Okcidenta rifardeo, estas mezgranda ardeo. Ĝi loĝas ĉefe en la marbordoj de tropika Okcidenta Afriko, la Ruĝa Maro, la Persa Golfo kaj orienten al Barato. Ĝi estis registrita kiel vaganto ĉe Kokosinsuloj, nome teritorio de Aŭstralio en orienta Hinda Oceano.
Okcidenta rifegreto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okcidenta rifegreto | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Egretta gularis (Bosc, 1792) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Okcidenta rifegreto estis registrita kiel vaganto dufoje en Kanado kaj kvar fojojn en Usono, unue en Nantucket en aprilo, 1983[1][2] and several times between 2005 and 2007.
La reprodukta habitato de la Okcidenta rifegreto estas marbordaj humidejoj. Ili nestumas en kolonioj, ofte kun aliaj vadbirdoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj. La ino kutime demetas 2 aŭ 3 ovojn (kvankam Ahmed Al Ali el UAE registris 4 ovojn).
Tiu birdospecio havas du plumakolorajn formojn. Estas tutblanka morfo kaj malhelgriza morfo; povas ekzisti ankaŭ intermezaj morfoj. La blanka morfo estas simila laŭ ĝenerala aspekto al la Malgranda egreto, sed havas pli dikan bekon, pli senkolorajn krurojn, kaj malpli elegantan aspekton. La griza morfo malfacile konfuzeblas kun iu ajn alia specio ene de sia teritorio.
Tiuj birdoj gvatas sian predon en neprofunda akvo, ofte kurante aŭ trenante siajn piedojn; ili povas ankaŭ stari senmove kaj atendi gvate la predon. Ili manĝas fiŝojn, krustulojn, kaj moluskojn.
La taksonomio de tiu specio estas serioze disputata. Estas tri subspecioj; E. g. gularis, schistacea, kaj dimorpha; ĉiuj el kiuj ŝajne estas malpli rilataj ol iam supozite.[3][4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.