From Wikipedia, the free encyclopedia
Egretoj aŭ Egretta estas genro de mezgrandaj ardeoj, ĉefe reproduktantaj en pli varmaj klimatoj. Reprezentantoj de tiu familio troviĝantas en plej partoj de la mondo, kaj la Malgranda egreto, same kiel ĝi disvastiĝis tra multe de la Malnova Mondo, ĵus ekstartis nun koloniigi Amerikon.
Egretoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankavizaĝa egreto, Egretta novaehollandiae | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiuj estas tipaj egretoj laŭ formo, longkolaj kaj longkruraj. Estas malmultaj plumarkarakteroj komune, kvankam kelkaj havas plumojn en reprodukta plumaro; nombraj specioj estas ĉu blankaj en ĉiuj plumaroj, ĉu havas blankan morfon (ekz. la Ruĝeca egreto), aŭ havas blankan junulan plumaron (Blua egreto).
La reprodukta habitato de la ardeoj de Egretta estas marĉaj humidejoj de varmaj landoj. Ili nestumas en kolonioj, ofte kun aliaj vadbirdoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj.
Tiuj ardeoj manĝas insektojn, fiŝojn kaj amfibiojn, kaptata normale per pacienca starada gvatado.
Same kiel ĉe aliaj ardeaj grupigoj, la taksonomio de tiuj birdoj estis fonto de disputado. Kelkaj el tiuj specioj estis lokitaj kun la grandaj ardeoj en Ardea, kaj inverse la grandaj blankaj specioj kiaj la Granda egretardeo estas foje lokitaj en Egretta.
La fakto ke kelkaj specioj el tiu grupo estas nomataj kiel “ardeoj” kaj kelkaj kiel “egretoj” (aŭ eĉ egretardeoj) ne havas taksonomian gravon.
Specioj el fosilioj, nome Egretta subfluvia, estas konata el fina Mioceno aŭ komenca Plioceno de Florido.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.