Savana WWF-ekoregiono de Okcidentafriko From Wikipedia, the free encyclopedia
La okcident-sudana savano estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Okcidentafriko. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sudanaj savanoj".
Okcident-sudana savano | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso, ekoregiono [+] | ||||
Landoj | ||||
Areo | 1 632 821 km² (163 282 100 ha) | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: West Sudanian Savanna Ecoregion [+] | ||||
La ekoregiono havas savanan karakteron. Ĝi okupas surfacon de 1 638 500 da kvadrataj kilometroj, ekde la atlantika marbordo de Senegalo, tra la okcidento de Gambio, la sudo de Malio, Burkino, la nordo de Gvineo, Ebur-Bordo, Ganao, Togolando kaj Benino kaj de la sudo de Niĝero, al la oriento de Niĝerio.
Norde ĝi limtuŝas la sahelan savanon de akacioj kaj la inunditan savanon de la landinterna delto de Niĝer-Bani, oriente la makizan mozaikon de Mandara kaj la orient-sudanan savanon, sude la gvinean arbaran-savanan mozaikon, la jos-altebenaĵan arbaran-herbejan mozaikon kaj la orient-gvineajn arbarojn. Plie, en lia interno troviĝas enklavo de la inundita savano de Lago Ĉad.
Estas ebenaĵo, kun altitudo inter 200 kaj 400 metroj. La klimato estas tropika, kun sezonoj kiuj estas tre netaj. La seka sezono daŭras pluraj monatoj, dum kiuj la plimulto de la arboj perdas siajn foliojn kaj la herboj sekiĝas.
Estas seka savano arboriĉa, konsistanta precipe el grandaj arboj kaj el altaj penisetoj de la specio purpura peniseto (Pennisetum purpureum).
Tipaj estas kombreto- kaj terminaliospecioj kun kelke da akacioj kaj subarbaraĵo de longaj poacoj, arbedoj kaj herboj. La ĉefaj hiparenio-specioj (Hyparrhenia) estas anglalingve komune konataj kiel elephant grass (elefanta greso) kaj povas atingi altecon de 3 al 4 m. La duonarbaroj enhavas sekajn komunumojn, kutime malpli altajn ol 10 m, dominatajn de Anogneissus spp. kaj akompanatajn de Acacia spp., Balanites aegyptiaca, Combretum glutinosum, Commiphora africana, Prosopis africana, Tamarindus indica, kaj Ziziphus mucronata.
Aliloke vegetas pli humidaj duonarbaroj kun Afzelia africana, Burkea africana, Combretum spp. kaj Terminalia spp. . La kombretacoj kaj fabacoj estas bone reprezentataj sed akaciospecioj estas dominantaj tie ĉi kiel ili estas en pli sekaj duonarbaroj. Finfine, en la sudo vegetas sudana isoberlinia duonarbaro. Kvankam ĝi estis komparitaj al mjombaro de la zambeza regiono, ĝi estas pli malalta, kun diferenca kaj malriĉiĝigita flaŭra konsisto, same kiel pli dissemita disvastiĝo.
Kvankam postvivas diversaj specioj de la grandaj mamuloj en la ekoregiono, tamen iuj estas minacataj de formorto.
La okcidenta subspecio de la giganta taŭrotrago (Taurotragus derbianus derbianus) nur postvivas en Senegalo kaj Malio. Ankaŭ la populacioj de jenaj specioj estas reduktitaj : la hiena likaono (Lycaon pictus), la leono (Panthera leo), la leopardo (Panthera pardus), la gepardo (Acinonyx jubatus), la afrika elefanto (Loxodonta africana), la okcidenta ĝirafo (Giraffa camelopardalis peralta), la ĉevala hipotrago (Hippotragus equinus) kaj la afrika bubalo (Syncerus caffer).
Nur du endemiaj mamulospecioj estas sciataj, Crocidura cinderella (sorikedoj) kaj Lemniscomys linulus (musedoj) , ok reptilioj kaj tri amfibioj.
La ekoregiono estas krize endanĝerigata. Ĝi estas tre degradita pro la homaj agadoj (agrikulturo, arbara incendio, senarbarigo, ĉasado...). La grandaj bestoj estas dekumitaj de la ĉaso. Nur 6,7% de la ekoregiono estas protektata, kaj eĉ en granda parto de la protektataj areoj la protekto ne estas adekvata.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.