Observatorio Karl Schwarzschild
astronomia observatorio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
astronomia observatorio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Observatorio Karl-Schwarzschild (germane Karl-Schwarzschild-Observatorium) estas astronomia observatorio en la Arbaro de Tautenburg, proksime de la komunumo Tautenburg (Turingio, Germanio), 10 km nord-oriente de Jena. Ĝia MPC kodo estas 033.[1]
Observatorio Karl-Schwarzschild | |
Observatorio | |
Observatorio Karl Schwarzschild | |
Oficiala nomo: Karl-Schwarzschild-Observatorium | |
Lando | Germanio |
---|---|
Municipo | Tautenburg |
Supermara alteco | 341 m s. m. |
Koordinatoj | 50° 58′ 48.4″ N 11° 42′ 40.2″ O (mapo) |
Situo de la observatorio en Germanio
| |
Vikimedia Komunejo: Thüringer Landessternwarte Tautenburg | |
Retpaĝo: http://www.tls-tautenburg.de/ | |
Ĝi estis origine fondita en 1960 kiel instituto de la iama Akademio de la Sciencoj de GDR kaj nomita en honoro de la astronomo kaj fizikisto Karl Schwarzschild. En 1992, la instituto estis renomita Thüringer Landessternwarte "Karl Schwarzschild" Tautenburg.
En tiu observatorio troviĝas la "Teleskopo Alfred-Jensch" de 2 m, fabrikita de Carl Zeiss Jena. Ĝi estas la plej granda teleskopo en Germanio, (kun, de 2012, la "Teleskopo Fraunhofer"). Tiu instrumento povas esti uzita kiel Schmidt-teleskopo, tiel , kun la plato de Schmidt la aperturo estas 1,34 m, kaj ĝi estas la plej granda Schmidt-teleskopo en la mondo.
La 5-a de aprilo 2005 elde tiu observatorio estis malkovrita la ekstersunsistema planedo ĉirkaŭ la stelo HD 13189.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.