Supra Palatinato (germane Oberpfalz) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 ĝi havis 1 133 741 loĝantojn.
Supra Palatinato | |||
---|---|---|---|
Administra distriktaro | |||
Flago | Blazono | ||
distrikto en Bavario, Administra distriktaro [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Federacia lando | Bavario | ||
Supermara alteco | 628 m ü. NHN [+] | ||
Ĉefurbo | Regensburg | ||
- koordinatoj | 49° 18′ 0″ N, 12° 12′ 0″ O (mapo)49.312.2 | ||
Plej alta punkto | Kleiner Arber [+] | ||
Akvokolektejo | 9 691,03 km² (969 103 ha) [+] | ||
Areo | 9 691,03 km² (969 103 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 098 378 [+] (31-a de decembro 2016) | ||
Denseco | 113,34 loĝ./km² [+] [+] | ||
Supra Palatinato | |||
Vikimedia Komunejo: Upper Palatinate [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Ĉefurbo de la distriktaro estas Regensburg.
La teritorio situas en la orienta parto de Bavario kaj limas al
- kvar aliaj bavariaj distriktaroj: Meza Frankonio, Supra Frankonio, Malsupra Bavario, Supra Bavario;
- Ĉeĥa Respubliko.
La nomo de la distriktaro reiras al divido de la dinastio Wittelsbach post la morto de duko Ludoviko la 2-a, "la severa" (ne konfuzenda kun la multe pli posta reĝo Ludoviko la 2-a) en 1294 al du branĉoj: Pfalz (Palatinato) kaj Bayern (Bavario). La palatinata branĉo ricevis teritoriojn en norda Bavario, kiuj poste estis nomitaj "Supra Palatinato en Bavario". Kiam en la 19-a jarcento la administrado de Bavario estis restrukturita, oni nomis parton de la nova reĝlando "Supra Palatinato".
Administra divido
Supra Palatinato konsistas el sep distriktoj kaj tri eksterdistriktaj urboj.
Eksterdistriktaj urboj
Distriktoj
- distrikto Amberg-Sulzbach
- distrikto Cham
- distrikto Neumarkt (Supra Palatinato)
- distrikto Neustadt an der Waldnaab
- distrikto Regensburg
- distrikto Schwandorf
- distrikto Tirschenreuth
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.