From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Regensburg situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma eksterdistrikta urbo Regensburg - ĝi tamen mem ne apartenas al la distrikta teritorio, sed estas komplete ĉirkaŭata per ĝi. Sur la distrikta areo de 592 km² fine de decembro 2022 vivis 198 160 loĝantoj; do meznombre 134 sur unu kvadrata kilometro. La distrikto estas parto de la distriktaro Supra Palatinato.
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Supra Palatinato |
administra sidejo: | Regensburg |
areo: | 1 395 km² |
loĝantoj: | 198 160 (fine de decembro 2022) |
Aŭtokodo: | R (Regensburg) |
Municipokodo: | 09375 |
Komunumoj: | 41 |
Administreja adreso: | Altmühlstraße 3 93059 Regensburg |
Retejo: | www.landkreis-regensburg.de Arkivigite je 2006-07-14 per la retarkivo Wayback Machine |
Situo ene de Bavario | |
Najbaras la distriktoj Neumarkt nordokcidente, Schwandorf norde, Cham nordoriente (ĉiuj tri same en Supra Palatinato), Straubing-Bogen, oriente, Landshut sude kaj Kelheim sudokcidente. La eksterdistrikta urbo Regensburg, laŭ kiu nomiĝas la teritorio, komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto kaj estas la administra sidejo, sed mem ne apartenas al la distrikta areo.
La distrikto konsistas el 41 komunumoj, el kiuj 3 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
Merkataj komunumoj:
Kromaj neurbaj komunumoj:
Iuj urbaj kaj/aŭ neurbaj komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
La aŭtokoda signo kaj de la urbo kaj de la distrikto Regensburg estas la litero "R". Tamen eblas diferencigi, ĉu aŭto estas registrita en la urbo aŭ la distrikto: urbaj aŭtoj post la litero "R" kaj horizontala streketo havas ekzakte du pliajn literojn kaj post tio ekzakte tri ciferojn; por distriktaj aŭtoj rezervitas ĉiuj ceteraj kombinoj de literoj meze kaj ciferoj dekstre.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.