komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Muhen estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3489 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Muhen (stacidomo), Muhen Nord (stacidomo), Mittelmuhen (stacidomo) kaj Obermuhen (stacidomo). |
Muhen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Araŭo |
Koordinatoj | 47° 20′ 0″ N 8° 3′ 10″ O (mapo) |
Areo | 7,03 km² |
Alteco | 433 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5037 |
Komunumkodo | 4009 |
Muhen situas en la valo de la rivero Suro proksimume 8 km sude de la kantona ĉefurbo Araŭo. La komunumo konsistas el la kvar vilaĝoj Untermuhen, Mittelmuhen, Obermuhen kaj Schwabistal. La iam apartaj setlejoj intertempe komplete kunkreskis.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,03 km², de kiuj 2,90 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,20 km² de konstruaĵoj. La plej malalta punkto de la komunumo situas sur alteco de 425 m s.m. ĉe la norda komunumlimo ĉe la bordo de la rivero Suro, dum la plej alta punkto troviĝas sur alteco de 635 m s.m. sur deklivo de la monto Wannenköpfli.
La komunumo Muhen limas en nordo al Oberentfelden, en nordoriento al Gränichen, en oriento al Teufenthal, en sudo al Hirschthal, en sudokcidento al Holziken, kaj en okcidento al Kölliken.
Muhen estas konektita al la publika trafikreto per la trama etŝpura fervojo "Suhretalbahn" (Surovalo-Fervojo) de Araŭo al Schöftland.
Okcidente de la setlejoj pasas la kantona ĉefvojo 24 de Araŭo al Sursee. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Okcidento norde en distanco de proksimume 6 kilometroj.
La unua dokumenta mencio de Muhen datiĝas el la jaro 1045 kiel Mucheim.
En mezepoko Muhen ĝis la jaro 1173 troviĝis sub la regado de la Grafoj de Lencburgo, poste ĝi apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj post ties formorto al la Habsburgoj. Ekde la fino de la 14-a jarcento la Muhen formis apartan jurisdikci-distrikton. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Muhen venis sub berna regado. La tribunala distrikto Muhen estis atribuita al la tribunala distrikto de Kölliken de la voktejo Lencburgo. Kiam okaze de la Helveta Revolucio Argovio estis kun helpo de francaj trupoj liberigita de la ĵurkomunuma servuteco, Muhen estis atribuita al la distrikto Araŭo de la nove fondita Kantono Argovio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.