Suro (Aro)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Suro (en la germana lingvo en Kantono Argovio Suhre kaj en Kantono Lucerno Sure) estas rivero en la kantonoj Argovio kaj Lucerno en Svislando. Ĝia longeco estas 34,1 km.
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Suro en Svislando. Pri la muskolo vidu sub suro |
Suro | |
---|---|
germane Suhre | |
germane Sure | |
Rivero Suro inter Muhen kaj Hirschthal | |
rivero • fluanta akvejo | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 34,1 km |
Akvokolekta areo | 373 km² |
Averaĝa trafluo | (Oberkirch) 1,47 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 504 m |
Enfluejo | Aro |
- Alteco | 362 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Ruederche, Uerke kaj Wyna |
Rivero en Eŭropo | |
La fonto de Suro estas la Lago de Sempach en la urbo Sursee (koordinatoj: 47° 9′ 45″ N 8° 7′ 19″ O (mapo)).
La ĉefaj alfluantoj de Suro estas la riveroj Ruederche en Schöftland, Uerke en Unterentfelden kaj Wyna en Suhr.
La rivero unue trafluas la urbon Sursee, poste ĝi estas la limo inter Knutwil en okcidento kaj Geuensee kaj Büron en oriento. Tiam la rivero trafluas la komunumon Triengen kaj nun forlasas Kantonon Lucerno por alflui la teritorion de Argovio. La rivero nun formas la limon inter Reitnau kaj Attelwil en okcidento kaj Moosleerau en oriento. Tiam la rivero trafluas Staffelbach kaj Schöftland. Sekvas Hirschthal, Muhen, Oberentfelden, Unterentfelden, Suhr, Buchs kaj fine la argovia kantonĉefurbo Araŭo.
La rivero alfluas en la argovia kantonĉefurbo Araŭo al la rivero Aro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.