Norma Shearer
From Wikipedia, the free encyclopedia
Edith Norma SHEARER (11a de aŭgusto, 1902 – 12a de junio, 1983)[1][2] estis kanad-usona aktorino kaj stelulino de Holivudo el 1925 tra 1942.[3] Shearer ofte ludis belajn, sekse liberigitajn naivulinojn.[4] Ŝi aperis en adaptoj de Noël Coward, Eugene O'Neill, kaj William Shakespeare,[5] kaj estis la unua persono kiu estis nomumita kvin fojojn por Oskar-premio pro aktorado, kaj ricevis tiun de Plej Bonkvalita Aktorino pro sia ludado en la filmo de 1930 nome The Divorcee.[6]
Reviziante la verkaron de Shearer, Mick LaSalle nomis ŝin "ekzemplo de rafinita virineco de la 1930-aj jaroj... esploranta amon kaj sekson kun honesteco kiu estus konsiderata sincera laŭ modernaj konsideroj".[7] Kiel rezulto, Shearer estas celebrata kiel feminisma pioniro, "la unua usona kinaktorino kiu faras alloga kaj akceptebla esti fraŭlino kaj ne virgulino sur ekrano".[8]
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.