aŭstra aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Nora GREGOR (naskiĝinta en la 3-a de februaro 1901 en Gorico, mortinta en la 20-a de januaro 1949 en Viña del Mar) estis aŭstra aktorino.
Nora Gregor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1901 en Gorico |
Morto | 20-an de januaro 1949 (47-jaraĝa) en Viña del Mar |
Mortokialo | Korinfarkto |
Lingvoj | franca • germana • itala |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Edz(in)o | Ernst Rüdiger Starhemberg (1937–1949) Mitja Nikisch (en) (1925–1934) |
Infano | Heinrich von Starhemberg ( Ernst Rüdiger Starhemberg) |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro filmaktoro aktoro |
Gregor trejnitis aktorade en Graz kie ŝi ankaŭ unuafoje ludis. La unuajn sukcesojn ŝi havis ĉe la viena Raimund-teatrejo, poste ŝi ludis en Berlino ĉe Deutsches Theater sub la fama Max Reinhardt.
Kiel 19-jaraĝulino ŝi estis unuafoje en muta filmo. Gregor ofte prenis la rolon de juna damo, nobelino, ekzemple de Princino Zamikoff en la filmo Michael kiu temas pri la tiam skandala temo samseksemo (1924).
Ŝi venis en la 1929-a jaro Holivudon kaj partoprenis plurajn projektojn, paralele ŝi ludis sur scenejoj en Los Angeles. En 1933 ŝi revenis al Germanlando kaj ankoraŭ en la saman jaron pluiris al Aŭstrio. Ĝis 1937 ŝi estis membro de Burgteatrejo kaj nomumitis pluse Kammer-aktorino.
Edzinigis ŝin en la 2.12.1937 la Heimwehr-gvidanto Ernst Rüdiger Starhemberg (filo Heinrich naskiĝis en 1934; ŝia unua edzo estis la pianisto Mitja Nikisch, ili divorcis ĉirkaŭ 1934). Dum Anschluss ŝi troviĝis kun sia edzo en neŭtrala Svislando.
Pro politikaj kialoj ili ne plu rajtis reiri en la patrujon sed fuĝis en Franclandon. Tie Gregor ludis sub la reĝisorado de Jean Renoir en la filmo La règle du jeu (rolo de grafino Christine de la Chesnais; verŝajno sia plej grava filmteatra rolo). En Francio ŝia edzo aliĝis al la truparo Forces françaises libres. Fortranĉite de mono kaj okdek familibienoj, ili estis apogitaj kelkan tempon fare de la proksima amiko de Starhemberg Friedrich Mandl, aŭstra armilarmagnato.
Post la konkero de Francujo fare de Wehrmacht ŝi estis ekde 1942 en Arĝentino. Eksedzinigite ŝi iris al Ĉilio kie ŝi ludis en lasta filmo La Fruta mordida (1944). En 1949 ŝi mortis aŭ pro apopleksio aŭ memmortigis sin. Fakto estas ke ŝi ne sentis sin hejma en Suda Ameriko. Malgraŭ ŝia granda populareco iama oni ŝi nomo hodiaŭ nur inter fakuloj estas konata.
Biografio de Gregor ĉe ÖBL.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.