From Wikipedia, the free encyclopedia
Nikolaj Jakovleviĉ Marr (naskiĝis la 6-an de januaro 1865, Kutaisi, Kartvelio - mortis la 20-an de decembro 1934, Leningrado, USSR) estis sovetia lingvisto, orientalisto kaj arkeologo, eminenta fakulo pri la kaŭkazaj lingvoj.
Nikolaj Jakovleviĉ Marr | |
---|---|
sovetia lingvisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-a de januaro 1865 en Kutaiso |
Morto | 20-a de decembro 1934 en Sankt-Peterburgo |
Tombo | Kazachye Cemetery (en) |
Lingvoj | Esperanto • rusa • kartvela • armena • angla • skotgaela • franca • germana • itala |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Brita imperio (–1888) |
Alma mater | Faculty of Oriental Studies of the St. Petersburg University (en) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | antropologo arkeologo universitata instruisto etnologo armenologo lingvisto esperantisto verkisto |
Verkoj | Japhetic theory |
Rimarkigo: Laŭ la rusa kalendaro li naskiĝis en 1864, kiel oni povas legi en diversaj enciklopedioj.
Ekde 1912 membro de la rusa, poste sovetia akademio de sciencoj. Li verkis sciencajn verkojn pri la kaŭkazaj lingvoj, kaŭkaza etnografio, pri la arkeologio kaj historio.
Sed li bedaŭrinde famiĝis pro pluraj malsciencaj lingvoteorioj, ekzemple, ke el kvar elementoj sal, ber, jon, roŝ evoluis esprimoj de ĉiuj lingvoj.
En 1924 li provis apliki la marksisman filozofion al lingvistiko asertante, ke la lingvo havas klasan karakteron, ke ekzistas lingvoj de ekspluatantoj kaj ekspluatatoj. Li estis eltrovinto de la jafetida lingvoteorio (v. Revolucio en la Lingvoscienco), kiu longe estis konsiderata kiel sola „marksisma lingvoscienco" kaj tiel ĝi blokis disvolviĝon de la lingvistiko en Sovetio. Stalin mem devis rifuzi la teorion en 1950 por ebligi novan pensadon pri la lingvoj. La marrismo faris grandan damaĝon ankaŭ pro tio, ke ĝi politike subpremis ĉiun diferencan opinion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.