Niklaus WIRTH (naskiĝis la 15-an de februaro 1934 en Winterthur - 1-an de januaro 2024) estis svisa komputikisto.
Li estis profesoro de komputiko (de 1968 ĝis 1999) en la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko (ETH Zürich), Svislando. Li estis la ĉefa kreanto kaj konstrukcianto de la sekvantaj programlingvoj : Pascal, Modula kaj Oberon. Li ankaŭ estas la gvidanto de la internacia teamo por konstrukcii Lilith kaj Oberon operaciumojn. Li ricevis la prestiĝan Premion de Turing (1984) pro kreado de siaj programlingvoj.
Lian artikolon "Programado pere de Paŝa Purigado" (1971) oni rigardas kiel unu el klasikaj tekstoj pri komputiko. Alia lia verko - la libro "Algoritmoj + Datumaj Strukturoj = Programoj" (1975) - ludis la gravan rolon tiutempe kaj restas utila kaj populara ĝis nun.
Eksteraj ligiloj
- Persona paĝaro de Niklaus Wirth Arkivigite je 2002-11-29 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- Programado pere de Paŝa Purigado Arkivigite je 2007-07-17 per la retarkivo Wayback Machine - "Communications of the ACM", Vol. 14, No. 4, April 1971, pp. 221–227 (angle)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.