Köniz estas urbo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la iama en la distrikto Berno kaj ekde la 1-a de januaro 2010 al la nova administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 37448 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Köniz (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando • urbo en Svislando • statistika regiono, Ĝemelurboj ...
Köniz
Blazono de Köniz
Kastelo Köniz
komunumo en Svislando urbo en Svislando statistika regiono
Kantono Berno
Administra distriktoBerno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009Berno
Geografia situo CH1903: 598221 / 197101 (mapo)46.9257.4152777777778

Nombro de loĝantoj37448
Areo51,10 km²
Alteco572 m super marnivelo
Poŝtkodo3098
Komunumkodo0355
Mapo de Köniz
vdr
Fermi

Geografio

Köniz situas sude la la federacia urbo Berno kaj apartenas al ties aglomeraĵo. Ĝia nordorientan limon formas la rivero Aro (rivero), dum en sudokcidento ĝia limo sekvas la riveron Schwarzwasser.

Lokoj de la komunumo Köniz

La komunumo Köniz konsistas el la sekvantaj lokoj: La urbo Köniz, Wabern, Liebefeld, Spiegel, Schliern, Niederscherli, Niederwangen, Oberwangen, Schwanden, la orienta parto de Thörishaus, Mittelhäusern, Ried, Gasel, Oberscherli, Hahlen, Liebewil, Moos, Ulmiz, Mengestorf, Oberried, Schlatt kaj Herzwil.

Najbaraj komunumoj

La urbo limas en nordo al la urbo Berno, en oriento al Muri ĉe Berno, Kehrsatz kaj Wald, en sudo al Oberbalm kaj Schwarzenburg, kaj en okcidento al Ueberstorf (Kantono Friburgo) kaj Neuenegg.

Trafiko

Tra Köniz pasas mallarĝŝpura fervojlinio de Berno al Schwarzenburg kaj linio de Berno tra Belp, kie situas la Flughaveno de Berno al Steffisburg. Krome Köniz estas konektita al la loka bus- kaj tramreto de la urbo Berno.

En nordokcidento la urbo havas konekton al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Margreto al Ĝenevo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Köniz datiĝas el la jaro 1011 kiel Chunicis. La komunumo Köniz en sia hodiaŭa formo ekzistas ekde la jaro 1846.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.