komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Kehrsatz estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4 084 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Kehrsatz (stacidomo) kaj Kehrsatz Nord (stacidomo). |
Kehrsatz | |
---|---|
Blazono de Kehrsatz | |
Stacidomo de Kehrsatz | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Seftigen |
Geografia situo | CH1903: 602453 / 195402 (mapo)46.9097222222227.4708333333333 |
Nombro de loĝantoj | 4084 |
Areo | 4,44 km² |
Alteco | 570 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3122 |
Komunumkodo | 0870 |
Mapo de Kehrsatz | |
Kehrsatz situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda bordo de la rivero Aro proksimume 5 kilometrojn okcidentsudokcidente de la centro de la federacia urbo Berno, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Kehrsatz kaj la setlejoj kaj kvartaloj Holzmatt, Hulistal, Tannacher, Selhofen, Stockacher kaj Untere Gurten.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,44 km², de kiuj 22,3% estas kovritaj de arbaro, 54,5% servas por agrikulturo kaj 21,2% por setlado. [1]
La komunumo Kehrsatz limas en nordo al Muri ĉe Berno, en oriento al Belp, en sudo al Wald, kaj en okcidento al Berno.
Tra Kehrsatz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Berno al Belp, kiu sur la teritorio de la komunumo parte estas konstruita kiel rapidvojo. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A6 situas en distanco de 6 kilometroj norde apud Berno respektive sude apud Muri.
La unua dokumenta mencio de Kehrsatz datiĝas el la jaro 1281 kiel Kersaz, eventuala pli frua mencio estas Cerrisaz. En Kehrsatz estis trovitaj tomboj el la La-Tène-epoko kaj la restaĵoj de vasta gaŭla-romia kamparbieno kun protektomuro kaj romia monerdeponejo. Dum mezepoko Kehrsatz apartenis supozeble al la Belp-Montenach. Ekde la 13-a jarcento diversaj bernaj civitanoj estis bienposedantoj en Kehrsatz. Ekde la 15-a jarcento la feŭdo pri Kehrsatz estis unuigita en senjorujo, kies sidejo troviĝis en la Kastelo Kehrsatz. La supera jurisdikcio apartenis ĝis la Helveta Revolucio den 1798 al la kampartribunalo Seftigen. En 1803 Kehrsatz estis atribuita kiel komunumo al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 fariĝis parto de la administra distrikto Berno-Mezlando. [2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.