From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Seftigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 37036 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la urbo Belp.
Distrikto Seftigen | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Berno | |
Kantono | Berno |
Ĉefloko | Belp |
Geografia situo | CH1903: 603407 / 192466 (mapo)46.88337.4833305555556 |
Nombro de loĝantoj | 37036 (2008-12-31) |
Areo | 17,6 km² |
Loĝantardenseco | 196 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0222 |
La distrikto Seftigen situas inter la riveroj Schwarzwasser en okcidento kaj Aro en oriento. En la ĉefloko Belp troviĝas ankaŭ la internacia Flughaveno Berno-Belp. La sudorientaj komunumoj inkluzive la ĉefloko Belp en la Aro-Valo apartenas al la aglomeraĵo de la federacia urbo Berno kaj estas urbeca. La cetera distrikto estas kampara kaj monta.
La distrikto Seftigen limas en nordo al la distrikto Berno, en oriento al la distrikto Konolfingen, en sudoriento al la distrikto Thun, en sudo al la distrikto Suba Simme-Valo, kaj en okcidento al la distrikto Schwarzenburg.
En mezepoko la regiono de Seftigen apartenis al la Senjoroj de Burgistein. En la jaro 1388 la regiono venis sub berna regado kaj la komunumo Seftigen fariĝis la centro de la kampartribunalo Seftigen, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 kaj al kiu apartenis krom la tereno de la hodiaŭa distrikto Seftigen ankaŭ la okcidenta parto de la distrikto Thun. Post la fino de la Helveta Respubliko estis kreita la ĉefdistrikto Seftigen, kiu per la konstitucio de la jaro 1831 estis transformita al la distrikto Seftigen. Ekde la jaro 2010 la distrikto Seftigen estos integrita al la administra regiono Berno-Mezlando.
La distrikto Seftigen konsistas (stato en 2009) el 25 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Belp estas la plej granda. Urboj en la distrikto ne ekzistas. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Belp | 9682 | 17,6 | 0861 | |
Belpberg Ek de 2011 parto de Belp | 384 | 5,7 | 0862 | |
Burgistein | 1057 | 7,5 | 0863 | |
Gelterfingen | 250 | 3,5 | 0865 | |
Gerzensee | 994 | 7,8 | 0866 | |
Gurzelen | 779 | 4,5 | 0867 | |
Jaberg | 275 | 1,3 | 0868 | |
Kaufdorf | 954 | 2,1 | 0869 | |
Kehrsatz | 3840 | 4,4 | 0870 | |
Kienersrüti | 50 | 0,8 | 0871 | |
Kirchdorf | 849 | 6,1 | 0872 | |
Kirchenthurnen | 277 | 1,3 | 0873 | |
Lohnstorf | 228 | 1,8 | 0874 | |
Mühledorf | 236 | 2,3 | 0875 | |
Mühlethurnen | 1294 | 2,9 | 0876 | |
Niedermuhlern | 538 | 7,2 | 0877 | |
Noflen | 234 | 2,7 | 0878 | |
Riggisberg | 2344 | 29,9 | 0879 | |
Rüeggisberg | 1898 | 35,7 | 0880 | |
Rümligen | 465 | 4,7 | 0881 | |
Seftigen | 2095 | 3,9 | 0883 | |
Toffen | 2439 | 4,9 | 0884 | |
Uttigen | 1745 | 30 | 0885 | |
Wald | 1141 | 13,3 | 0888 | |
Wattenwil | 2721 | 14,5 | 0886 | |
Totale | 23 | 37036 | 189,4 | 0222 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.