Nicolae Titulescu
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nicolae Titulescu [nikolaje titulesku] (4-an de marto 1882, Craiova - 17-an de marto 1941, Cannes) tre konata rumana diplomato, ministro en la registaro, prezidanto de la Ligo de Nacioj (dufoje; 1930 kaj 1931).
Li studis en Parizo kaj doktoriĝis per la laboraĵo Essai sur une théorie des droits éventuels. Ekde 1905 li instruis kiel profesoro pri juro ĉe la Universitato de Iaşi kaj en 1907 translokiĝis al Bukareŝto. Li iĝis parlamentano en 1912 kiel konservativulo kaj post kvin jaroj iĝis financa ministro en registaro de Ion I. C. Brătianu.
En somero de 1918 li formis - kun aliaj prominentaj politikistoj kiel Take Ionescu, Octavian Goga, Traian Vuia, Constantin Mille - la Nacian Rumanan Komitaton.
Inter 1927 kaj 1936, Nicolae Titulescu estis plurfoje ministro pri defendaj aferoj.
En 1936, la rumana reĝo Karlo la 2-a forigis Titulescu el ĉiu pozicio kaj el la lando. Li translokiĝis en Svislandon, poste en Francion. Li reveturis al Rumanio en 1937.
Nicolae Titulescu mortis post longa malsano, en 1941.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.