From Wikipedia, the free encyclopedia
Neal Elgar MILLER (3a de Aŭgusto, 1909 – 23a de Marto, 2002) estis usona eksperimenta psikologo.[1] Priskribita kiel energia homo kun vario de interesoj, kiel fiziko, biologio kaj verkado, Miller eniris en la fako de psikologio cele al tiuj.[2] Kun fono de trejnado en sciencoj, li estis inspirita de profesoroj kaj gravaj tiamaj psikologoj por labori pri variaj areoj en konduta psikologio kaj fiziologia psikologio, specife, rezulte en ŝlosilaj temoj pro konduto.
Neal E. Miller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1909 en Milvokio |
Morto | 23-an de marto 2002 (92-jaraĝa) en Hamden |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Stanford - magistro de scienco (–1932) Universitato Yale - psikologio (–1935) Universitato de Vaŝingtonio - bakalaŭro de scienco (–1931) |
Okupo | |
Okupo | psikologo universitata instruisto |
La kariero de Miller pri psikologio startis per esplorado pri "timo kiel lernita tialo kaj ties rolo en konflikto".[3] Laboro en konduta medicino kondukis lin al lia plej elstara verko en retronutrado.[2] Laŭlonge de sia vivodaŭro li prelegis en la Universitato Yale, la Universitato Rockefeller, kaj la Medicina Altlernejo de la Universitato Cornell kaj estis unu el la plej junaj membroj de la Yale's Institute of Human Relations. Liaj atingoj kondukis al la establo de du premioj: nome New Investigator Award el la Akademio pri Konduta kaj Medicina Esplorado kaj por elstara prelego el la Usona Asocio pri Psikologio.[3] Esploro de Review of General Psychology, publikigita en 2002, rangigis Miller kiel la oka plej citita psikologo de la 20-a jarcento.[4][5]
Republished as:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.