From Wikipedia, the free encyclopedia
Natura kolorigilo aŭ natura tinkturo estas terminoj kiuj referencas al kolorigiloj aŭ tinkturoj derivitaj de plantoj, senvertebruloj aŭ mineraloj. La plej parto de la naturaj kolorigiloj estas vegetalaj kolorigiloj devenaj de plantoj (radikoj, beroj, arboŝeloj, folioj kaj ligno), kaj aliaj organikaj fontoj kiel, por ekzemplo, fungoj kaj likenoj.
Arkeologoj trovis pruvojn de tekstilaj kolorigiloj de la periodo Neolitiko. En Ĉinio, la kolorigiloj prilaboritaj el plantoj, arboŝeloj kaj insektoj estis uzitaj jam ekde antaŭ pli ol 5 000 jaroj.[1] La baza procezo por kolorigo iom ŝanĝiĝis laŭlonge de la tempopaso. Ĝenerale, la koloriga materialo estas metita en ujo enhavanta akvon kaj poste la tokaĵoj estas metitaj en la ujon, kiun oni varmigas kaj agitas ĝis la koloro fiksiĝas. La tekstila fibro povas esti kolorigita antaŭ realigi la fadenigon, sed plej parto de la tekstiloj estas kolorigitaj laborinte la tolon. Multaj naturaj kolorigiloj postulas la uzadon de kemiaĵoj nomitaj mordantoj por fiksi la kolorigilon al la tekstila fibro;[2] iam oni uzis taninojn devenajn el gajloj, saloj, natura aluno, vinagro kaj eĉ amonio el nefreŝa urino. Multaj mordantoj, kaj kelkaj el la kolorigiloj mem, generas fortajn odorojn, kaj pro tio multaj kolorigaj taskoj grandskale estis faritaj en zonoj malproksime de la urbocentroj.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.