irana advokatino kaj defendanto de homaj rajtoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Nasrin Sotoudeh (perse نسرین ستوده; naskiĝis la 3-an de aprilo 1963 en Teherano) estas irana advokatino kaj defendanto de homaj rajtoj.
Nasrin Sotoudeh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de majo 1964 (60-jaraĝa) en Provinco Teherano |
Lingvoj | persa |
Ŝtataneco | Irano (1979–) |
Alma mater | Universitato Ŝahid Beheŝti |
Familio | |
Edz(in)o | Reza Khandan (en) |
Okupo | |
Okupo | advokato eseisto juristo ĵurnalisto aktivisto pri virinaj rajtoj politika aktivisto |
Ŝi ankaŭ reprezentis virinojn arestitajn por aperi publike sen hiĵabo (perse:دختران خیابان انقلاب), kio estas puninda ofendo en Irano[1]. Sotoudeh ankaŭ defendis aktivistojn kaj opoziciajn membrojn malliberigitaj en 2009 rilate al la iranaj balotoj en junio de tiu jaro. Inter la akuzitoj, kiujn ŝi defendis, estis elstaraj disidentoj kiel la Nobel-premiito pri paco Shirin Ebadi kaj Heshmat Tabarzadi, estro de la malpermesita Demokratia Fronto de Irano. Ŝi ankaŭ defendis gejunulojn kiuj estis perfortitaj aŭ ricevis mortpunon eĉ sub la aĝo de 12 jaroj[2].
Ŝi estis arestita la 4-an de septembro 2010 pro konspiro kontraŭ nacia sekureco. Ŝia kondamno por 11 jaroj en malliberejo estis transformita al 6 jaroj. Krome, ŝi ne plu rajtis praktiki sian profesion kiel advokato dum 10 jaroj. En septembro 2013, ŝi neatendite estis liberigita kun dek aliaj politikaj malliberuloj[3]. Ŝi denove estis arestita en junio 2018 kaj en marto 2019 kondamnita al dek jaroj de malliberejo kaj vipobatoj[4] pro la plej grava krimo, nome incito al diboĉado, ĉar ŝi protektis plurajn virinojn arestitajn inter decembro 2017 kaj januaro 2018 pro ne plu vesti sin publike kun kaptuko por protesti kontraŭ la altrudita devigo al virinoj porti hiĝabon en publika spaco[5].
La 11-an de aŭgusto 2020 ŝi komencis denove malsatstrikon en malliberejo.[6] Post grava malboniĝo de la sanstato ŝi interrompis la strikon la 25-an de septembro.[7] En oktobro 2020 ŝi estis translokita de la malliberejo Evin al la malliberejo por virinoj Gharchak. En novembro post 50 tagoj da malsatstriko ŝi akiris mallongan forpermeson kiu finiĝis la 3-an de decembro, tago en kiu estus donita la ŝi la Alternativa Nobel-premio. Sed la forpermeso ne estis plilongigita kaj ŝi devis reeniri la malliberejon por virinoj.[8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.