From Wikipedia, the free encyclopedia
Muzaffarnagar ( prononco, hindie मुज़फ्फरनगर) estas urbo kaj municipa ento en la barata ŝtato Utar-Pradeŝo. Ĵuse, la distrikto Muzaffarnagar estis inkludita en la Nacia Ĉefurba Regiono fare de la barata registaro. Ĝi estas la sidejo de la distrikto Muzaffarnagar. Multaj popularaj farmistestroj venas el MuzaffarNagar. Ĝi estas situanta mezvoje ĉe la Nacia Aŭtoŝoseo Delhio-Haridŭaro/Dehradun (nome NH 58), kaj la urbo estas ankaŭ bone konektita kun la nacia fervoja reto. La urbo estas situanta en la mezo de tre fekunda supra doab regiono Gango-Jamuna kaj estas tre proksima al la ŝtata ĉefurbo, kio faras ĝin unu el la plej disvolvigitaj kaj prosperaj urboj de Utar-Pradeŝo. La distrikto Muzaffarnagar estis inkludita en la areo de la Nacia Ĉefurba Regiono (NĈR) la 9an de junio 2015 kio malfermis novajn vojojn de disvolvigo por la urbo. Tiu urbo estas ankaŭ parto de la Industria Koridorprojekto Delhio-Mumbajo (IKPDM) kaj la Industria Koridoro Amricaro-Delhio-Kalkato (IKADK) kio malfermas oportunojn en la regiono.
Muzaffarnagar | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 251001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 392 768 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 32 622 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 29° 28′ N, 77° 42′ O (mapo)29.47083333333377.703333333333 [+] | ||
Alto | 272 m [+] | ||
Areo | 12,04 km² (1 204 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Muzaffarnagar [+] | |||
Muzaffarnagar havis 392,451 loĝantojn en 2011[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.