From Wikipedia, the free encyclopedia
Murad la 1-a (en Otomana turka: مراد اول; en turka: I. Murad, Murad-ı Hüdavendigâr (kromnome Hüdavendigâr, el Persa: خداوندگار, latinigite: Khodāvandgār, laŭvorte la didevotulo – kun la signifo de "suvereno" en tiu kunteksto); 29a de Junio 1326 – 15a de Junio 1389) estis la Otomana Sultano el 1362 ĝis 1389. Li estis filo de Orhan Gazi kaj Nilüfer Hatun. Murad la 1-a surtroniĝis post la morto de sia plej aĝa frato Sülejman Paŝa.
Murad la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
مُراد اوَّل | |||||
Naskiĝo | 29-an de junio 1326 en Bursa | ||||
Morto | 28-an de junio 1389 (62-jaraĝa) en Kosova Kampo | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Pikado vd | ||||
Mortigita de | Miloš Obilić vd | ||||
Tombo | Bursa vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | malnova anatolia turka lingvo • araba vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Otomana dinastio vd | ||||
Patro | Orhan vd | ||||
Patrino | Nilüfer Hatun (en) vd | ||||
Gefratoj | Halil Bey (en) kaj Süleyman Paşa (en) vd | ||||
Edz(in)o | Kera Tamara (en) (1370 (Gregoria)–) Gülçiçek Hatun (en) vd | ||||
Infanoj | Bajezid la 1-a ( Gülçiçek Hatun (en) ) Savcı Bey (mul) ( ) Nefise Hatun (en) ( ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | sultano vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Murad la 1-a konkeris Adrianopolon, renomis ĝin Edirne,[1] kaj en 1363 faris ĝin la nova ĉefurbo de la Otomana Sultanlando.[2] Poste li etendis la Otomanan regnon en Sudan Eŭropon metante plej el Balkanio sub Otomana regado, kaj devigis la princojn de Serbio kaj de Bulgario same kiel la orientromian imperiestron Johanon la 5-an Paleologon pagi al li impostojn.[1] Murad la 1-a administracie dividis sian sultanlandon en du provincoj nome Anatolio (Malgranda Azio) kaj Rumelio (Balkanio).
Murad la 1-a estis nelegipova kaj ne sciis eĉ subskribi sian propran nomon. En 1363, Murad la 1-a subskribis traktaton per trempado de sia mano en inko kaj markado per siaj fingromarkoj.[3]
En 1389, dum la fama Batalo de Kosovo, li estis mortigita, kaj la fontoj malkonsentas ĉu tio okazis en la komenco aŭ post la fino de la batalo. Lia plej aĝa filo Bajezid, kiu estris la maldekstran alon de la Otomanaj fortoj, ekprenis la regadon post tio. Lia alia filo, Jakub Çelebi, nome Jakub Bejo, kiu estris la alian alon, estis nomita al la komandeja tendo de la sultano fare de Bajezid, sed kiam Jakub Bejo tien alvenis li estis strangolita, kio lasis Bajezidon kiel la nura postulanto al la trono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.