komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Montfaucon estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 584 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
- La mallongigo JU en Montfaucon JU staras por la svisa Kantono Ĵuraso. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Montfaucon. |
Montfaucon | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Franches-Montagnes |
Koordinatoj | 47° 17′ 0″ N 7° 3′ 5″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 584 |
Areo | 18,27 km² |
Alteco | 996 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2875 |
Komunumkodo | 6751 |
La komunumo Montfaucon situas sur alteco de preskaŭ mil metroj s.m. sur la altebenaĵo de la Liberaj Montoj en la Ĵurasa Montaro sude de la profunda valo de la rivero Doubs. Al Montfaucon ekde la 1-a de januaro 2009 ankaŭ apartenas la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Montfavergier kaj la vilaĝeto Pré-Petitjean, kie troviĝas la stacidomo.
La komunumo Montfaucon limas en nordo al Clos du Doubs, en nordoriento al Saint-Brais, en oriento al Lajoux, en sudoriento al Les Genevez, en sudo al Tramelan (BE), en sudokcidento al Le Bémont, en nordokcidento al Les Enfers, kaj en nordnordokcidento al Soubey.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de La Chaux-de-Fonds al Delemonto. En la vilaĝeto Pré-Petitjean situas stacidomo de la mallarĝŝpura trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Saignelégier al Glovelier.
La unua dokumenta mencio de Montfaucon datiĝas el la jaro 1139 kiel Mons Falconis.[1]
Dum mezepoko Montfaucon apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Montfaucon apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon Montfaucon al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Montfaucon apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.
Kun efiko de la 1-a de januaro 2001 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Montfavergier estis kunigita kun Montfaucon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.