komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Clos du Doubs estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1318 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Clos du Doubs | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Porrentruy |
Koordinatoj | 47° 21′ 55″ N 7° 9′ 20″ O (mapo) |
Areo | km² |
Alteco | m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2882 Saint-Ursanne 2883 Montmelon 2884 Montenol 2885 Epauvillers 2886 Epiquerez 2888 Seleute 2889 Ocourt |
Komunumkodo | 6808 |
La komunumo Clos du Doubs situas ĉe la bordo de la rivero Doubs, kiu en la sudo de la komunumo fluas orienten, tiam turniĝas norden, tra profunda ravino, kies francan nomon Clos du Doubs la komunumo portas, trapasas ĵurasan montoĉenon kaj poste turniĝas okcidenten. La komunumo Clos du Doubs konsistas el la ĝis fino de 2007 sendependaj komunumoj Epauvillers, Epiquerez, Montenol, Montmelon, Ocourt, Saint-Ursanne kaj Seleute. Ĝia ĉefloko estas la mezepoka urbeto Saint-Ursanne.
La komunumo Clos du Doubs limas en nordo al Courgenay, en nordnordoriento al Cornol, en nordoriento al La Baroche, en oriento al Boécourt, en orientosudoriento al Glovelier, en sudoriento al Saint-Brais, en sudo al Montfaucon, en sudokcidento al Soubey, Saint-Brais, en okcidentsudokcidento al Burnevillers (Francio), en okcidento al Montancy (Francio)en nordokcidento al Bressaucourt, kaj en nordnordokcidento al Fontenais.
Saint-Ursanne, la ĉefurbeto de la komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 de Porrentruy al Bielo. Saint-Ursanne disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Porrentruy al Glovelier kaj diversaj bus- kaj poŝtaŭtolinioj konektas la ceterajn vilaĝojn kun la publika transportreto.
La komunumo Clos du Doubs fondiĝis la 1-a de januaro 2008 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj politikaj komunumoj Epauvillers, Epiquerez, Montenol, Montmelon, Ocourt, Saint-Ursanne kaj Seleute.
La unua dokumenta mencio de la ĉefurbeto Saint-Ursanne datiĝas el la jaro 1139 kiel Sancti Ursicini.[1]
Dum mezepoko la plej multaj vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo Clos du Doubs apartenis al la Paroĥaro Saint-Ursanne, kiu ekde la 12-a jarcento troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 la tuta regiono apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la vilaĝojn de Clos du Doubs al la svisa Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 ĉiuj vilaĝoj de la komunumo apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. Epauvillers kaj Epiquerez ĝis la naskiĝo de la komunumo Clos du Doubs apartenis al la distrikto Franches-Montagnes, la ceteraj vilaĝoj al la distrikto Porrentruy.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.