From Wikipedia, the free encyclopedia
Montesclaros (Helaj Montoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Montesclaros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montaro de San Vicente | ||
Poŝtkodo | 45620 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Elena Manzano Barroso | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 448 (2011) | ||
Loĝdenso | 21,33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 6′ N, 4° 56′ U (mapo)40.104444444444-4.9377777777778 [+] | ||
Alto | 558 m [+] | ||
Areo | 21 km² (2 100 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Montesclaros [+] | |||
La termino "Montesclaros" estas komponaĵo de la nomo Montes (montoj) kaj la adjekto claros (helaj, klaraj), ambaŭ el latinaj "montes" kaj "claros" (plurala akuzativo), respektive.[1] La nomo rilatas al fakto ke la municipo estas ĉirkaŭata de montoj kaj montetoj kalkaj. Laŭ Rodríguez Albarrán,[2] estas probable ke antaŭ la fondo de la vilaĝo jam ekzistis elfosejoj de kalko en la zono. Laŭ alia teorío, ne tiom dokumentita, la nomo povus rilati al loko en klarejo de la arbaro.
La loĝantoj nomiĝas Montesclareños. La censita populacio en 2011 estis de 448 loĝantoj kaj la denseco estas de 21,33 loĝ/km².
Montesclaros estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 558 m; je 98 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 140 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 21 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°6′16″ N 4°56′16″ Ok.
La municipo troviĝas situanta «sur malgranda ebenaĵo al sudo».[3] Ĝi apartenas al la komarko de la Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipaj teritorioj de Hontanares kaj la separita teritorio de Mombeltrán norde en la provinco de Ávila kaj Navamorcuende oriente, Cervera de los Montes, Segurilla kaj Mejorada separataj de la rivero Guadyerbas sude, kaj Velada okcidente, en la provinco de Toledo.
La teritorio estas trafluata de norde suden de la rojo Bermejo, alfluanto de la menciito Guadyerbas, kaj kiu estas seka plej parton de la jaro.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Kiel jam komentita la deveno el la vilaĝo povus esti rilata al espluatado de kalkaj ŝtonminejoj. En dokumento de 4a de decembro de 1276 per kiu Alfonso la 10-a malpermesas la ĉasadon de diversaj specioj dum reprodukta sezono, aperas citata, inter aliaj, Montes Claros.[4]
En 1491 ĝi akiras la titolon de vilaĝo danke al María de Luna y Pimentel, filino kaj riĉa heredantino de la Konestablo de Kastilio, Álvaro de Luna. Dekkvin loĝintoj de Navamorcuende ricevis permeson reloĝigi ĝin.[1]
Meze de la 19a jarcento ĝi havis 62 domojn konstruitajn el ŝtono kaj koto kaj lernejon por 8 lernantoj. Meze de la 20a jarcento la populacio atingis 1,000 loĝantojn sed poste ĝi duoniĝis pro elmigrado.
De la kalkaj rokoj de la montoj de tiu loko ŝajne eliris la ŝtonoj el kiuj oni konstruis la famajn fontanojn de la Cibelo kaj Neptuno de Madrido.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.