Ávila (Avilo) estas provinco de la centra parto de Hispanio, en la historia regiono Kastilio kaj administracie aŭtonoma regiono Kastilio-Leono. Ĝi limas norde kun la provinco Valladolid, sude kun Toledo kaj Cáceres, oriente kun Segovio kaj la Madrida Regiono, kaj okcidente kun Salamanca.

La ĉefurbo: Ávila.
Rapidaj faktoj Administra divido de Hispanio [+], Lando ...
Provinco Avilo
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

ĈefurboAvilo
- koordinatoj41° N,  U (mapo)40.616091666667-4.9290305555556
Plej alta punktoMonto Almanzor [+]
- alteco2 591 msnm [+]
Plej malalta punktoTiétar [+]
- malalteco295 msnm [+]
Akvokolektejo8 048 km² (804 800 ha) [+]
Areo8 048 km² (804 800 ha) [+]

Loĝantaro158 421 [+] (2021)
Denseco19,68 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroCarlos García González

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo05 [+]
ISO 3166-2ES-AV

Provinco Avilo (Tero)
Provinco Avilo (Tero)

Provinco Avilo (Provinco Avilo)
Provinco Avilo (Provinco Avilo)
DEC

Map
Provinco Avilo
Vikimedia Komunejo:  Province of Ávila [+]
vdr
Fermi
Situo de Avilo en Hispanio.
Kastelo en Arenas de San Pedro.

La ĉefurbo estas Ávila.

Temas pri tre varia provinco kun ĉefe kvar diversaj ekoregionoj, nome cerealaj ebenaĵoj, kverkaroj, mediteranea ekosistemo kaj alta montaro.

Municipoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Municipoj de la provinco Avilo.

La baza administracia unuo en kiu dividiĝas la provinco estas la municipoj. En tiu provinco estas 248 en la aktualo. La plej loĝata municipo estas la provinca ĉefurbo. Neniu el la ceteraj atingas la ciferon de 10 000 censitoj. Estas rimarkinda la alta nombro de municipoj kun malpli ol 500 loĝantoj. La averaĝa etendo de la municipo en la provinco estas de 32,46 km². Krom la provinca ĉefurbo, inter la loĝlokoj elstaras laŭ loĝantaro Arévalo kaj Madrigal de las Altas Torres en la norda parto de la provinco (en la komarko tradicie konata kiel La Moraña). En la sudokcidento de la provinco elstaras El Barco de Ávila, Piedrahíta kaj La Horcajada. En plej loĝata sudo de la provinco, nome en la suda deklivaro de la Sierra de Gredos la plej loĝataj municipoj en la komarko Valo de Tiétar estas Arenas de San Pedro, Candeleda, La Adrada, Piedralaves, Casavieja, Mombeltrán kaj El Arenal. En la orienta parto de la provinco, en zonoj kiel la valo de Alberche kaj la Tero de Pinaroj pli proksimaj al Madrido, ŝtata ĉefurbo, elstaras Las Navas del Marqués, El Tiemblo, Cebreros, Navaluenga, El Hoyo de Pinares, El Barraco kaj Burgohondo.

La provinco Avilo estas la 17a en Hispanio en kiu estas plej granda procento de loĝantoj koncentritaj en ties ĉefurbo (36,37 %, antaŭ 31,96 % de la tuta Hispanio).

Municipoj kun pli da 1 000 loĝantoj

Rapidaj faktoj N.º, Municipo ...
Fermi
Thumb
Divido en municipoj de la provinco.

Aliaj administraciaj dividoj

Thumb
Divido en komarkoj de la provinco. Norde suden: brune, Komarko de Arévalo; rozkolore, Komarko de Ávila; helblue, Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta; verde, Komarko de Burgohondo-Cebreros-El Tiemblo; kaj flave, Komarko de Arenas de San Pedro.

La municipoj de la provinco estas distribuitaj en kvar jurisdikciaj teritorioj, nome partidos judiciales de Arévalo, Arenas de San Pedro, Ávila kaj Piedrahíta. Siaflanke la municipoj ariĝas en tre diversaj 26 municiparoj (Mancomunidades) por pli utile administri servojn. Krome oni distingas kvin komarkojn aŭ distriktojn sen ankoraŭ klara administracia konsidero, nome la jenaj:

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.