La rivero Mondego estas la kvina plej longa portugala rivero kaj la unua el ĉiuj, kiuj havas sian kurson tute en Portugalio. Ĝi naskiĝas en altaĵo de 1425 metroj en Serra da Estrela precize en submunicipo Mangualde da Serra, municipo Gouveia, kaj trairas 235 km en la tuta regiono de la Centro (Regiono Beiras) kaj havas sian finon en Atlantiko, apud la urbo Figueira da Foz.

Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Fluo ...
Rivero Mondego
Thumb
rivero
Bazaj informoj
Longeco 234 km
Fluo
Enfluejo Atlantiko
Geografio
Landoj Portugalio
Regionoj Distrikto Koimbro
Thumb
vdr
Fermi

La romianoj nomis ĝin la rivero Munda, kio signifas travideblecon, klarecon aŭ purecon.

Thumb
Fluejo de la rivero Mondego.

Priskribo

Inter la urboj trapasataj elstaras Coimbra.

En la malsupra "Baixo Mondego" estas gravaj arbaroj de poploj, ulmoj kaj salikoj, el kiuj la plej fama estas sendube la Nacia Arbaro Choupal en la periferio de Coimbra. Tie nestumas la ĉefa urba kolonio de nigra milvo (Milvus migrans) de Eŭropo, kun preskaŭ 70 registritaj nestoj.[1]

Estas kelkaj lokoj de intereso por ornitologio, kiel la insulo Morraceira, kaj en la estuaro observeblas specioj kiel la platbeka anaso (Anas platyrhynchos), la blanka cikonio (Ciconia ciconia), la flamengo (Phoenicopterus roseus), la arĝentmevo (Larus argentatus), la avoceto (Recurvirostra avosetta), la himantopo (Himantopus himantopus) kaj la malgranda ŝterno (Sterna albifrons), kaj en la Serra da Estrela la cinklo (Cinclus cinclus) inter aliaj.[2]

Bildaro

Notoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.