From Wikipedia, the free encyclopedia
Himantopo (Himantopus himantopus) estas svelta kaj eleganta vadbirdo el familio de Rekurbrostruledoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Tiu vorto utilas por tiu specifa specio, sed ankaŭ por ĉiu birdo en la genro Himantopus.
Himantopo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Himantopus himantopus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas migranta birdo kiu reproduktiĝas en orienta kaj sudokcidenta Hispanio kaj suda Portugalio, la Mediteranea Maro kaj Francio, centra Azio ĝis norda Ĉinio. Vintras en suda Afriko sub Saharo, kaj en Azio en Barato kaj Hindoĉinio.
La plenkreska birdo havas korpon grandan de 30-40 cm kaj enverguron de 60-50 cm.
Ĝi havas relative longajn, ruĝajn krurojn, per kiuj ĝi povas iri en profundaj akvoj, kie aliaj birdoj ne povas. Ĝi havas longan, rektan, maldikan (kiel pinglo), nigran bekon, per kiu ĝi trafiltras la ŝlimajn bordojn de la malprofundaj akvoj aŭ vadante en la akvo serĉas la nutraĵon, ĉefe insektojn kaj krustulojn.
Somere la dorsa flanko de masklo estas blu-nigra, suba korpoparto estas blanka. La verto, nuko, posta flanko de la kolo estas nigra. La femalo havas similan, sed pli palan plumaron. La junaj kaj (vintre) la maljunaj birdoj havas pli helan kapon, sur kiu troviĝas grizaj makuletoj. La flugilo estas mallarĝa, pinta, ambaŭdorse nigra. La fluganta birdo estas rekonebla pri la kojnoformaj, malhelaj flugiloj, longe etenditaj ruĝaj kruroj.
Temas pri nekonfuzebla birdo pro la rimarkinda kontrasto inter la nigraj kaj blankaj partoj. La longaj rozkoloraj kruroj videblas klare dumfluge ĉar aperas 20 cm for de la vosto.
Marĉoj, lagunoj, kareksaj kampoj. Ĝi nestas inter kareksa fasko, terpeceto.
La nesto estas nuda truo inter herbo surplanke proksima de akvo.
La normala flugo estas ne tro rapida, sed rekta. La nuptoflugo printempe estas tre varia, arta. La vadado, irado estas gracia. Irante, ĝi ade kapklinetas. Atenta, vigla birdo, ĝi atentigas eĉ aliajn birdojn per sia voĉo „ket, ket kit, ket”.
Nestado estas mezkolonie laŭ etaj grupoj foje kun avocetoj. Ambaŭ gepatroj kovas la ĝenerale 4 ovojn dum 25 tagoj, komence de la somero, en kolonioj. La idoj flugkapablas post unu monato. La idojn predas ermeno, ezoko, buteo, kampa akcipitro.
La ordigo de tiu birdo estas malfacila, ĉar multaj opinias ke temas pri kvin specioj kaj aliaj pri kvin subspecioj, nome
Pli precize oni povus diri, ke
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.