From Wikipedia, the free encyclopedia
Moldaviaj sportistoj unue inter 1900 kaj 1912 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de la Rusia Imperio. Inter 1924 kaj 1936 ili partoprenis kadre de la teamo de Rumanio, kaj inter 1952 kaj 1988 kadre de la teamo de Sovetunio. Aldone, en 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala moldavia teamo partoprenas la olimpikojn. La Moldava Olimpika Komitato kunordigas la teamojn.
Moldavio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpikoj en | ||||||||||||
Medaloj Rango: #117 |
oro 0 |
arĝento 3 |
bronzo 7 |
sumo 10 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 40 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vadim Vacarciuc.
En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 34 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Vadim Vacarciuc.
En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 33 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Oleg Moldovan. Medaloj ne atingiĝis.
En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 29 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nicolai Ceban.
En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 21 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Dan Olaru. Medaloj ne atingiĝis.
En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 23 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Nicolai Ceban. Medaloj ne atingiĝis.
En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Dan Olaru kaj Alexandra Mîrca.
En la Somera Olimpiko 2024 ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, la teamo sume atingis 4 medalojn, arĝentan kaj 3 bronzajn, kaj sekve ricevis la 72-an rangon.
En Vintraj Olimpikoj la moldavia teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.
En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vasily Gherghy.
En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ion Bucsa.
En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Ion Bucsa.
En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 7 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Natalia Levchenkova.
En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 7 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Victor Pînzaru.
En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 4 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Victor Pînzaru.
En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nicolae Gaiduc.
En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 5 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Doina Descalui.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.