Lillehammer
komunumo en la provinco Innlandet de Norvegio, ĝis 2019 en Oppland From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Lillehammer estas komunumo de Norvegio. Ekde la komenco de 2020 ĝi apartenas al la provinco Innlandet - antaŭ tio ĝi de 1919 ĝis 2019 estis parto de la historia provinco Oppland. Laŭ la stato de 2025 en la komunumo vivis 29 011 loĝantoj sur areo de 478,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 61 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun Øyer, Ringsaker, Gjøvik, Nordre Land kaj Gausdal.

olimpika emblemo
Remove ads
Vidindaĵoj
La urbo ĉe la norda fino de lago Mjøsa mondkonatiĝis per la Vintra Olimpiko 1994.
Krom la olimpika centro kaj la norvega olimpika muzeo ekzistas aliaj vidindaĵoj kiel:
- Storgata estas la promenejo de la urbo, konata pro la ĝojkoloraj lignodomoj
- Maihaugen estas etnografia muzeo, kiu estas la plej granda subĉiela muzeo en Norvegio, kun 185 loĝejoj
- En proksimo troviĝas skiareoj, i.a. Hafjell kaj Sjusjøen
Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- historia urbeta strato en la etnografia muzeo
- filio de la nacia banko de Norvegio en Lillehammer
- la moderna arta muzeo
- luterana kirko en la etnografia muzeo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




