Miklós Szinetár

From Wikipedia, the free encyclopedia

Miklós Szinetár

Miklós SZINETÁR [miklOŝ sinetAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szinetár Miklós estas hungara reĝisoro, altlerneja instruisto. Lia edzino estas Ildikó Hámori, lia filino estas Dóra Szinetár.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Miklós Szinetár
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1932 (1932-02-08) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (19491953)
Familio
Edz(in)o Ildikó Hámori
Infano Dóra Szinetár
Okupo
Okupo filmreĝisoro
filma scenaristo
televida reĝisoro
opera director (en)
scenaristo
instruisto
teatrestro
teatra reĝisoro
universitata instruisto
vdr
Fermi

Miklós Szinetár naskiĝis la 8-an de februaro 1932 en Budapeŝto.

Biografio

Miklós Szinetár akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1953, poste li debutis en Operetoteatro (Budapeŝto). Baldaŭe li reĝisoradis en Hungara Televizio, kie li estis vicestro. Li estris Operetoteatron, Operejon kaj li instruis en la ĉeflernejo. Li havas edzinon (Ildikó Hámori), filon kaj filinon. En 2007 li verkis libron pri operoj. Li ricevis premion Kossuth en 1970, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj disĉiploj

Liaj reĝisoraĵoj (elekto)

Fontoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.