From Wikipedia, the free encyclopedia
Béla Tarr [ˈbeːlɒ tɒrː] (naskiĝis la 21-an de julio 1955 en Pécs estas hungara filmreĝisoro. Lia frato estas György Tarr, lia vivkunulo estas Ágnes Hranitzky.
Bela Tarr | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-a de julio 1955 en Pécs, Hungario |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1981) |
Familio | |
Patro | Béla Tarr (en) |
Patrino | Mari Tarr (en) |
Frat(in)o | György Tarr |
Edz(in)o | Ágnes Hranitzky |
Okupo | |
Okupo | scenaristo filmproduktoro filmreĝisoro reĝisoro |
Kiam li aĝis 16 li faris la unuajn provojn kiel amatora filmisto. Li studis en Teatra kaj Filma Altlernejo. Hungara filmentrepreno, la Béla Balázs-Filmstudioj rimarkis la talenton kaj financis en la jaro 1979 la filmon Családi tüzfészek, kiu estis influita de la socialista realismo. Tarr poste influiĝis forte de Andrei Tarkowski.
Kelkaj el la plej gravaj verkoj ekestis pro kunlaboro kun la verkisto László Krasznahorkai, kiu komencis en la jaro 1984. Tre grandan internacian atenton trovis la filmigo de la novelo Satana tango (hungare Sátántangó) de Krasznahorkai. Temas pri 415-minuta nigra/blanka filmo, kiun Tarr prilaboris dum ĉirkaŭ sep jaroj. La filmo debutis dum la internacia filmfestivalo Berlinale de 1994 en Berlino.
En 2007 li partoprenis per sia filmo The Man from London (La viro de Londono) ĉe la konkurso de la filmfestivalo en Cannes.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.