András Csonka

From Wikipedia, the free encyclopedia

András Csonka

András Csonka [andrAŝ ĉonka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csonka András estas hungara aktoro, voĉoaktoro, prezentisto, muzikalkantisto. Lia origina persona nomo estis Endre ĝis la studentaj jaroj. Ĝi ŝanĝiĝis poste pro lia samnoma patro Endre Csonka.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
András Csonka
Thumb
Persona informo
Naskonomo Csonka Endre ifj.
Naskiĝo 16-an de januaro 1965 (1965-01-16) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (19851990)
Familio
Patro Endre Csonka
Okupo
Okupo aktoro
kantisto
televida prezentisto
vdr
Fermi

András Csonka[1] naskiĝis la 16-an de januaro 1965 en Budapeŝto.

Biografio

András Csonka komence studis en aktorstudio de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1990. Lia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Post la diplomo li rifuzis la teatron kaj elektis la Hungaran Televizion, kie li ricevis rolon en longa serio. Baldaŭ li estis liberprofesiulo precipe en Operetoteatro (Budapeŝto) kaj Teatro Madách. Tamen li ne forlasis la televidon kaj li estis ofta prezentisto, krom la filmaj roloj li eldonis ankaŭ muzikdiskojn. Li ricevis premiojn en 2000 kaj 2021.

Liaj teatraj roloj (elekto)

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)

  • Tréfa (2003) – Beck
  • Csak egy meló (2017) - adolesko
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Vincent Cassel, James Lew, Mitchell Whitfield[2]

Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)

  • Privát kopó (serio, 1992) - Kese
  • Família Kft. (serio, 1998) – Pici
  • Pasik! (serio, 2001) - televida gastiganto
  • Hacktion: Újratöltve (serio, 2013) – Bence Valentin
  • Doktor Balaton (serio, 2022) - Kékesi

Fontoj

Referencoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.