Mary Poppins

fikcia infanvartistino kun magiaj povoj, unuafoje prezentita en novelo de 1934 From Wikipedia, the free encyclopedia

Mary Poppins

Mary Poppins [Mari Popins] estas la ĉefa rolulino en romanoj de la aŭstralia verkistino P. L. Travers (1899-1996). La angla eldono aperis unuafoje en 1934 ĉe la eldonejo G. Howe en Londono.

Thumb
monumento ĉe la naskiĝloko de la fikcia figuro Mary Poppins en Bowral, Novsudkimrio, Aŭstralio
Thumb
Julie Andrews kiel Mary Poppins en la filmo de 1964
Rapidaj faktoj libroserio • plurkomunikila serio, Informoj ...
Mary Poppins
Thumb
rolulino de Mary Poppins en 2018 je Disneyland Parizo
libroserio plurkomunikila serio
Informoj
Sekso ina
Povoj magiaj povoj
Okupo infanvartistino
Amikoj Bert
vdr
Fermi

La romano

«Mary Poppins», infanvartistino kun magiaj povoj, zorgas pri novaj interrilatoj en la angla familio Banks en Londono, komence de la 20a jarcento. Kun Mary Poppins, la gefiloj Johana, Miĥaelo kaj la ĝemeloj Johano kaj Barbara (kiuj mankas en la Disney-filmo) vivas nekredeblajn aventurojn.

Referencoj

En la romano Mary Poppins estas persono iom vanta, kiu ne akceptas aliajn opiniojn ol la sia. La libro ne enhavas sinsekvan agadon, sed estas kolekto de rakontetoj, el kiuj nur malmulte troviĝas en la Disney-filmo (alveno, ekskurso de Mary kaj Bert en la stratbildon - en la libro sen la infanoj, la rakonto pri ridanta onklo Alberto, la scenoj de la birdovirino kaj la foriro).

Filmoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mary Poppins (1964).

La unua Mary Poppins-romano estis filmigita en 1964 fare de la filmfaradentrepreno Disney. Kontraŭe al la romano, la familiestro, Mr. Banks, vivas nur por sia kariero, lia edzino ĉiam forestas kiel virinrajtdefendantino kaj tial la edukado de la infanoj estis, kiel ofte tiutempe ĉe riĉaj familioj, afero de la infanvartistino. P.L. Travers ne tre kontentis pri tiu filmo. La muzikfilmo ne ŝin plaĉis, kaj la prezento de la agado. Tamen la filmo multe plaĉis ne nur al infanoj kaj iĝis unu el la plej grandaj sukcesoj de la filmfaradentrepreno Disney. En tiu filmo, Mary Poppins uzas egale vorton tre malfacile prononceblan « Superkalifraĝilistikekspialidocius ».

En 1983 la unua libro estis filmigita por la rusa televido sub la titolo "Meri Poppins, do svidanija", kun Natalja Andrejĉenko (Наталья Андрейченко, n. en 1956) en la rolo de Mary Poppins.

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.