Remove ads
hungara historiisto, altlerneja instruisto, prezentisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Miklós Kun [miklOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kun Miklós, ruse Миклош Кун estas hungara historiisto, altlerneja instruisto, prezentisto. Liaj geavoj estis la komunista gvidanto Béla Kun kaj Irén Gál, lia patro estis Miklós Kun (kuracisto), lia edzino estas Ágnes Gereben.
Miklós Kun (historiisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1946 (78-jaraĝa) en Kaŝin |
Lingvoj | hungara • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1964–1969) |
Familio | |
Patro | Miklós Kun (kirurgo) |
Edz(in)o | Ágnes Gereben (1972–2015) |
Parencoj | Ágnes Kun (patra onklino) Bertalan Kun (praavo) |
Okupo | |
Okupo | historiisto universitata instruisto |
Miklós Kun (la filo)[1] naskiĝis la 11-an de julio 1946 en Kaŝin (ruse Кашин, Sovetunio).
Miklós Kun devenis el ekzilita varia (hungara-rusa) familio, sed en 1959 la plena familio rajtis vivi plu en Hungario. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1969. Inter 1970-2002 li instruis en la universitato, inter 1980-1986 ankaŭ en Universitato Janus Pannonius. Ekde 2000 li laboris en instituto aŭ en muzeo, en 2005 li iĝis institutestro. Intertempe li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1976, sampempe li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. La habilitiĝo okazis en 1988, ekde 2003 li estis profesoro. Li esploris precipe historion de Sovetunio. Li prezentis historiajn datenojn en siaj televidaj programoj.
Li edziĝis en 1972, vidviĝis en 2015. Li ricevis stipendion en 1999, premiojn inter 1999-2020.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.