Miklós Kun [miklOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kun Miklós estis hungara kirurgo, altlerneja instruisto. Liaj gepatroj estis Béla Kun kaj Irén Gál, lia filo estis Miklós Kun (historiisto).
Miklós Kun (kirurgo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kun Miklós Tibor |
Naskiĝo | 17-an de junio 1920 en Bolonjo |
Morto | 28-an de aprilo 1996 (75-jaraĝa) en Linz |
Lingvoj | hungara • rusa |
Ŝtataneco | Hungario Sovetunio |
Familio | |
Patro | Béla Kun |
Patrino | Irén Gál |
Frat(in)o | Ágnes Kun |
Infano | Miklós Kun (historiisto) |
Parencoj | Ágnes Gereben (bofilino) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto kirurgo |
Miklós Kun (kirurgo)[1] naskiĝis la 17-an de junio 1920 en Bolonjo (Italio), li mortis la 28-an de aprilo 1996 en Linz (Aŭstrio).
Miklós Kun (kirurgo) devenis el juda familio, ĵus rifuĝintaj el Hungario. Li studis en medicina universitato en Moskvo, sed pro la mondomilito li akiris medicinan diplomon en simila universitato en Kirgizio en 1942. (La diplomo estis akceptita en Hungario en 1961.) Post la diplomo li laboris en pluraj hospitaloj en Sovetunio. En 1959 li rajtis hejmenveni al Hungario, kie li estis docento 2 jarojn en Budapeŝta Medicina Universitato, poste li laboris en instituto, ekde 1966 en instrua rango profesoro ĝis 1990, poste li pensiuliĝis. Intertempe li kandidatiĝis en 1969 ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn en 1972 kaj 1979.
- Diagnosztikai tévedések a hasűri szervek heveny sebészi megbetegedéseiben (ankaŭ angle, 1961)
- Hüvelyképzés sigmabélből (disertaĵo por kandidatiĝo, 1969)
- Colpopoiesis from the Colon (monografio, 1975)
- Egyszerű izotóp módszer a szilárd táplálék gyomorürülésének vizsgálatára (kunaŭtoro, 1989)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.