pastro, novmartiro de la Rusa Ortodoksa Eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Miĥail Grigorjeviĉ Krasnocvetov (ruse Михаил Григорьевич Красноцветов; naskiĝis la 17-an de septembro[jul.]/ 29-an de septembro 1885[greg.], Kalugo, la Rusia imperio — mortis la 12-an de oktobro 1937, Tjumeno, Omska provinco, RSFSR, Sovetunio) estis juristo, pastro, novmartiro de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Li estas memorata la 29-an de septembrojul / la 12-an de oktobrogreg[1][2][3].
Miĥail Krasnocvetov | ||
---|---|---|
Михаил Григорьевич Красноцветов | ||
pastro | ||
Eklezio | Rusa Ortodoksa Eklezio | |
Komunumo | Ĉielira preĝejo (Maloskarednoje, Iŝima distrikto) Kovrofesta preĝejo (Aromaŝevo, Iŝima distrikto) preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (Tjumeno) | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 29-an de septembro 1885 en Kalugo, la Rusia imperio | |
Morto | 12-an de oktobro 1937 (52-jaraĝa) en Tjumeno, Omska provinco, RSFSR, Sovetunio | |
Mortis pro | mortopafo vd | |
Tombo | nekonata | |
Sanktigita | 7-an de aprilo 2022 | |
Kategorio de sankteco | pastromartiro | |
Memortago | la 29-an de septembrojul / la 12-an de oktobrogreg | |
Religio | ortodoksismo | |
Etno | ruso | |
Lingvoj | rusa vd | |
Loĝloko | Kalugo, Moskvo, Vladimira gubernio, Iŝima distrikto, Tjumeno | |
Ŝtataneco | Rusia imperio, Sovetunio | |
Alma mater | la Kaluga Seminario, la Imperiestra Moskva Universitato (ambaŭ ne finitaj) | |
Diakono | 4-an de novembro 1921 | |
Pastrigo | 6-an de novembro 1921 | |
Rango | presbitero | |
Familio | ||
Patro | Grigorij Krasnocvetov | |
Infanoj | Grigorij, Vladimir, Vadim, Rostislav, Irina, Tatjana | |
Profesio | ||
Okupo | juĝisto, asekuristo, pastro | |
Labor-institucioj | municipa juĝejo, la Rusa Ortodoksa Eklezio | |
Aktiva en | Vladimira gubernio (juĝisto, asekuristo), Iŝima distrikto (juĝisto, asekuristo), Tjumeno (pastro, psalmisto) | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li naskiĝis la 17-an de septembro[jul.]/ 29-an de septembro 1885[greg.] en Kalugo en sacerdota familio. Lia patro estis diakono Grigorij Krasnocvetov, filo de pastro Miĥail Krasnocvetov[4]. Li ankaŭ estis posteulo de nobelo Aleksandr Radiŝĉev, ekzilita verkisto fininta sian vivon en familia bieno en Kaluga gubernio[5].
Miĥail Krasnocvetov finis en Kalugo spiritan lernejon kaj 1,5 jarojn studis en la Kaluga Seminario, sed poste forlasis ĝin kaj transloĝiĝis al Moskvo, kie li finis gimnazion de Kreiman kaj studentiĝis je la jura fakultato de la Imperiestra Moskva Universitato. Ankaŭ ĝin li tamen ne finis, evidente ĉar li partoprenis studentajn protestojn kaj estis arestita. Oni liberigis lin danke al klopodoj de altaj aŭspiciantoj, sed cikatro pro kozaka skurĝo restis sur lia korpo por la tuta vivo. En 1907 li edziĝis. Foje li malgajnis grandan monon je kartludo kaj deziris pafmortigi sin, sed estis lastmomente savita de la edzino kiu vendis ĉion kaj pagis la ŝuldon. Ekde tiam li kartludis neniam[6].
Poste li servis kiel juĝisto en la Taganka juĝejo[7]. En 1909 li transloĝiĝis al Vladimira gubernio, kie li servis kiel instruisto en vilaĝo Ŝimorskoje (Melenka distrikto), en 1911–1917 li servis kiel asekura agento en Melenka distrikto[8]. Laŭ aliaj fontoj li loĝis ankaŭ en la urboj Murom, Melenki, Gusj-Ĥrustalnij[6]. Post la Februara revolucio li estis elektita kiel municipa juĝisto kaj laboris en tiu posteno ĝis 1920. Pro malsatego kaj teruraĵoj de la Rusia Enlanda milito en 1920 la familio decidis transloĝiĝi al Siberio, kie ankoraŭ haveblis manĝaĵoj, kaj li ricevis postenon de asekuristo pri incendioj[8]. La veturado per fervojo daŭris 1,5 monatojn, sekvis veturo en kaleŝo. Fine ili ekloĝis en vilaĝo Krotovo, Iŝima distrikto (Tjumena gubernio), kie Miĥail ekservis kiel juĝisto[5][7][3][9].
En 1921 eksplodis la Okcidentsiberia ribelo, dum kiu li estis arestita de ribeluloj kaj saviĝis nur danke al atestoj de samvilaĝanoj. Alian fojon estro de ribeluloj Ŝevĉenko provis mobilizi lin al la ribela armeo kaj nur plendoj de lia edzino pri lia malbona vidkapablo kaj 6 infanoj savis lin de la mobilizado. Baldaŭ posteno de juĝisto (aŭ asekuristo)[8] en Krotovo estis nuligita, do li perdis sian laboron. Ĉefpastro de la preĝejo en Krotovo, Gerasim Ovĉinnikov sugestis al li pastriĝi kaj donis respektivan rekomendon[8].
Li veturis al Tobolsko kaj petis episkopon pastrigi lin. La 4-an de novembro 1921 li estis ordinita en la Sofia katedralo kiel diakono, la 6-an de novembro 1921 kiel presbitero kaj estis nomumita pastro je la Ĉielira preĝejo en vilaĝo Maloskarednoje (Iŝima distrikto). Tie li alfrontis plurajn malfacilaĵojn. Loka psalmisto oponis lin kaj incitis la paroĥanojn fari same. Pastra domo estis transdonita por lernejo, do li loĝis en preĝeja gardejo kaj lia familio en dometo. Por mallonga periodo li aliĝis al la Viva Eklezio, sed baldaŭ forlasis ĝin[3][4].
En 1924 li estis transigita al la Kovrofesta preĝejo en granda vilaĝo Aromaŝevo. Vendinte ĉiujn posedaĵojn li sukcesis konstruigi domon. En 1924 naskiĝis lia lasta filo Vadim. La infanoj ne rajtis frekventi lernejon, do restis hejme, prizorgante legomejon kaj abelujojn[4].
La 19-an de marto 1927 li estis arestita pro akuzoj pri "agitado por helpo al internacia burĝaro", sed la 25-an de aprilo liberigita je skriba promeso pri neforveturo. En 1929 li estis senkulakigita, do lia familio estis forpelita el propra domo kaj luis domon en vilaĝo Ĉigareva (laŭ aliaj fontoj ili vintrumis ĉe plej aĝa filo Grigorij, kiu loĝis aparte)[10]. Baldaŭ ankaŭ la Kovrofesta preĝejo estis fermita. Aŭtoritatoj provis varbi lin kiel sekretan denunciston, sed li rifuzis[3][9].
La 21-an de marto 1931 li estis arestita kaj kondamnita al 5 jaroj de malliberigo laŭ artikolo 58-10 (kontraŭrevolucia agitado). Lia edzino Maria veturis al Tjumeno por peti liberigon de la edzo, sed rezulte ŝi mem estis malliberigita en februaro 1932[10]. Ŝi troviĝis en prizono en Tjumeno kaj estis liberigita komence de aŭgusto 1932[11]. Kune kun ŝi estis liberigita pastro Vasilij, atestojn kontraŭ kiu postulis de ŝi enketistoj. Iu bonkora virino prenis ilin ĉe la prizona placo kaj transportis al loka pastro Miĥail, kiu enhospitaligis ilin. Vasilij mortis sekvan tagon, Maria dum monato estis kuracata de tifo, je kiu ŝi infektiĝis en la prizono. Poste ŝi sendis leteron al siaj infanoj kaj filino Tatjana venis por repreni ŝin hejmen[12].
Miĥail Krasnocvetov estis unuafoje pridemandita en la prizono la 31-an de marto 1931, post unu semajno sekvis la dua kaj lasta pridemandado. Post kiam akuzaĵo estis preta, li estis translokita al OGPU-arestejo en strato Semakov, kie li pasigis du monatojn[13].
Dume iliaj infanoj estis forpelitaj surstraten kaj saviĝis nur danke al ĉino Vasilij, iam baptita de Miĥail Krasnocvetov. La ĉino estis potisto kaj kun sia rusa edzino loĝis ekster la vilaĝo; la familio Krasnocvetov ekloĝis en ilia potfarejo. Filoj Grigorij kaj Postislav unu post alia estis mobilizitaj al devigaj laboroj[10].
Post liberigo Maria Krasnocvetova kun infanoj transloĝiĝis al Tjumeno kie ili ŝanĝis plurajn lokojn antaŭ ol sukcesis aĉeti dometon N 20 en strato Tabornaja[8]. Infanoj laboris en fabrikoj kaj haveno, Maria private instruis muzikon en bonhavaj familioj[14]. Do kiam en aprilo 1935 Miĥail Krasnocvetov revenis el la Viŝera puntendaro, li veturis al Tjumeno[15][7]. Ĝis la 29-a de marto 1936 li estis konsiderata ekzilito. En Tjumeno li venis al la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj kaj pro manko de vakaj postenoj estis dungita kiel eksteretata pastro, poste servis kiel psalmisto. La edzino kaj infanoj kudradis hejme peplomojn por vendi[16].
La 5-an de julio 1937 li estis arestita kaj akuzita pri kontraŭrevolucia agado, kiun li kvazaŭ plenumis ene de sia paroĥo kune kun aliaj paroĥanoj kaj klerikoj kadre de la tiel nomata "afero de ekleziuloj"[16].
Lia filo Vladimir rememoris ke nelonge antaŭ la aresto najbaro, laborinta en NKVD, avertis la patron ke estas preparata granda reprezalia kampanjo kontraŭ "eksuloj" kaj rekomendis al li por kelkaj monatoj forlasi la urbon. Filo Grigorij proponis aranĝi por li provizoran loĝadon ĉe ankrobuisto en kamparo, sed la patro rifuzis iun ajn fuĝon, dirinte ke se dio deziros ke li suferu, li akceptos dian volon. Tagon antaŭ la aresto Grigorij fotis la tutan familion, nokte la patro estis arestita[13].
Estas registritaj du protokoloj de lia pridemandado, datitaj je la 6-a de julio kaj la 19-a de julio. Grava diferenco inter liaj subskriboj supozigas ke li estis turmentita. En leteroj al la familio li skribis ke li neniam forlasos la pastrecon kiu estas lia destino. La 10-an de oktobro li estis kondamnita al morto. La 12-an de oktobro li estis mortpafita en la terkeloj de NKVD-sidejo en strato Respubliko en Tjumeno[3]. Kadre de la "afero de ekleziuloj estis arestitaj 36 homoj, el kiuj 35 estis mortpafitaj (inkluzive 17 klerikojn) kaj unu malliberigita por 10 jaroj[16][17].
Post la aresto de Miĥail Krasnocvetov, lia familio provizore transloĝiĝis al parencoj en la urbo Puŝkin, kie ili ĉiuj loĝis en unuĉambra apartamento. Post komenco de la Dua mondmilito filo Rostislav estis mobilizita, Vladimir daŭrigis la jaman militservon, Vadim pro malbona vidkapablo estis sendita fosi tranĉeojn, Grigorij laboris en hospitalo kiel rentgeno-teknikisto en Siberio. Maria Krasnocvetova kun Vadim kaj nepino Vera transloĝiĝis al sia filino Tatjana en Leningradon kaj tie travivis ĝian sieĝon. Tatjana estis vundita dum fosado de tranĉeoj. En marto 1942 laŭ la Vojo de Vivo la familio estis evakuita kaj venis al la urbo Isilkul (Omska provinco), kie loĝis filo Grigorij. En 1944 Maria kun Vadim kaj Vera transloĝiĝis al la urbo Balaŝiĥo, kie loĝis tiutempe Tatjana[18].
Vladimir estis kontuzita ĉe fronto; Rostislav estis militkaptita, sed sukcesis fuĝi — ambaŭ postvivis la militon. Irina kiel rentgeno-teknikisto eklaboris en hospitalo en la urbo Zagorsko kaj poste al ŝi transloĝiĝis Maria. Ŝi pasigis sian tempon plejparte pentrante ikonojn por si mem kaj preĝante. En 1970 ŝi monaĥiniĝis sub sia nomo kaj en 1971 forpasis[19].
En 1957 kaj 1989 Miĥail Krasnocvetov estis rehabilitita pri ambaŭ verdiktoj[20].
Miĥail Krasnocvetov edziĝis en 1907 al Maria Nikolajevna Davidova (ruse Мария Николаевна Давыдова), kiu devenis el nobela familio. Ŝi finis junulinan pensionaton kaj muziklernejon de Vidler kiel pianistino. Ŝi instruis en orfejo de A. A. Baĥruŝin, kie organizis knaban preĝejan ĥoruson[6][4][15].
Ili havis ses infanojn (4 naskiĝis antaŭ la revolucio)[4]: Vladimir (en 1937 li havis 17 jarojn), Vadim (14), Rostislav (24), Grigorij (29), Irina (27), Tatjana (21)[5]. Krom Rostislav mortinta en 1951, ĉiuj liaj filoj (Grigorij, Vladimir kaj Vadim), iĝis pastroj[21]. Ilia unua filino Galina mortis pro meningito[6].
Lia nepo Pavel Grigorjeviĉ Krasnocvetov, do filo de Grigorij, (la 10-an de januaro 1932 — la 9-an de marto 2019) estis nomita omaĝe al Sankta Paŭlo de Obnora, kies memortago koincidas kun lia naskiĝtago laŭ la julia kalendaro[22]. Li servis kiel pastro en Berlino, kie li prizorgis ĉiujn ortodoksajn paroĥojn de Germanio (1964–1970), Finnlando (1975–1981), Vieno (1982–1986). En 1996 li iĝis preĝejestro de la Katedralo de Kazana Dipatrino en Sankt-Peterburgo, kie li establis paroĥon kaj restarigis religian vivon[23]. Li vizitis Tjumenon en 2002 kaj diservis en la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj[9][15]. Li havis tri filojn: Grigorij iĝis pastro, filino edziniĝis al pastro kaj transloĝiĝis kun li al Toronto (Kanado) kie li servas, nepino Maria edziniĝis al legisto de la Katedralo de Kazana Dipatrino[22].
La pranepo Grigorij Pavloviĉ Krasnocvetov, do filo de Pavel, (la 18-an de januaro 1961 — la 27-an de februaro 2017), de 1990 servis kiel pastro en Roterdamo (Nederlando). En 1993 li iniciatis konstruadon de la preĝejo de Aleksandr Nevskij en Roterdamo (Nederlando) kiu estis malfermita en 2004 kaj iĝis la unua rusa ortodoksa preĝejo en la urbo. Li iĝis ĝia preĝejestro kaj ekde 2005 servis ankaŭ kiel pastro por ĉiuj ortodoksaj malliberuloj en Nederlando[24][15][9].
En 2002 Pavel Grigorjeviĉ Krasnocvetov vizitis Tjumenon, kie li diservis en la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj, venis al monumento al la viktimoj de Stalin-reprezalioj kaj legis dosieron de sia avo en FSB-arĥivo, trovinte tie lian lastan bildkarton, ne senditan al la familio. Post tio li iniciatis la sanktigan procezon, ricevinte subtenon de metropolito de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij (Kapalin). Komenciĝis arĥiva esplorado kaj kolektado de dokumentoj kaj atestoj[25].
La 29-an de decembro 2021 la Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio aldonis lian nomon al la listo de novmartiroj kaj konfesprenantoj de la Rusa Eklezio[3][9]. La 7-an de aprilo 2022 dum liturgio en la katedralo de Kristo Savinto gvidita de patriarko Cirilo la 1-a li estis glorita kiel pastromartiro[2].
Li estas memorata la 29-an de septembrojul / la 12-an de oktobrogreg[2].
La 28-an de aprilo 2023 sur muro de la eksa malliberejo en Iŝimo, kie en 1927 pasigis unu monaton la sacerdoto, ĉeeste de liaj posteuloj estis solene malfermita memortabulo[26].
La 29-an de aprilo 2023 liaj posteuloj donacis al la eparĥio de Tobolsko kaj Tjumeno kopion de ikono de Sankta Miĥail el preĝejo de Favora Savinto (vilaĝo Vasiljevskoje, Jaroslavla eparĥio) fare de ikonfaristino Olga Pjatakova[27].
Lia pranepino Maria Kamenjaka (n. 1959) publikigis en 2015 en Interreto rememorojn "Portreto de mortpafita praavo" (ruse Прадеда расстрелянного лик...)[28] kaj biografion de sia praavino "Mia praavino" (ruse Моя прабабушка)[29] kaj dediĉis al sia praavo plurajn poemojn[9]".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.