metila estero de la laktata acido From Wikipedia, the free encyclopedia
Metila laktato aŭ C4H8O3, ankaŭ konata kiel metila estero de laktata acido estas unubaza estero formita elde laktata acido kaj metanolo, ordinare uzata kiel solvanto. Laktato de metilo apartenas al la estera grupo de kombinaĵoj kiuj estas konsiderataj netoksaj kaj alte biodegradeblaj. Metila laktato estas senkolora travidebla likvaĵo, komplete solvebla en akvo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Ĝi estas solvanto por la nitrocelulozo, celuloza acetato, celuloza acetobutirato kaj celuloza acetopropanoato.
Metila laktato | |||
Plata kemia strukturo de la Metila laktato | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Metila laktato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 547-64-8 | ||
ChemSpider kodo | 13839235 | ||
PubChem-kodo | 11040 | ||
Merck Index | 15,6166 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora likvaĵo | ||
Molmaso | 104,105 g·mol−1 | ||
Denseco | 1,093g cm−3 | ||
Fandpunkto | -66 °C | ||
Bolpunkto | 144 °C | ||
Refrakta indico | 1,4156 | ||
Ekflama temperaturo | 49 °C | ||
Acideco (pKa) | 3,86 | ||
Solvebleco | Akvo:Tute solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | >2000 mg/kg (buŝe)[1] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R10 R36/37 | ||
Sekureco | S24 S25 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P312, P337+313, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501[2] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Hidrolizo de laktataj esteroj al laktata acido kaj alkoholo plej ofte okazas post haŭta kaj buŝa apliko. Laktata acido estas la nature okaza metabolito kaj ĝia tokseco rezultas plejparte pro ĝia acideco.
Laktata acido estis unue raportita en 1780 de la sveda kemiisto Carl Wilhelm Scheele (1742-1786) elde la acida lakto. La vorto kompreneble derivas el la latina vorto por lakto. En 1808, Jöns Jacob Berzelius (1779-1848) malkovris ke laktata acido ankaŭ estas produktata en la muskoloj dum fizika klopodo. En 1873, ĝia strukturo estis establigita de la germana kemiisto Johannes Wislicenus (1835-1902).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.