kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Metila buterato aŭ metila butanato estas metila estero de la buterata acido. Ĝi estas senkolora likvaĵo kun fruktodoro simila al pomoj kaj ananasoj. Ĉe meditemperaturo, ĝi estas nesolvebla en akvo kaj flotas sur ĝin estigante oleecan tavolon. Metila buterato ĉeestas en pluraj plantoj, aparte en la ananasoleo. Ĝi estas produktebla per distilado de esencoleoj el vegetala origino, sed estas produktita en etaj kvantoj por uzo en parfumfabrikado kaj kiel gustigagento.
Metila butanato | |||
Plata kemia strukturo de la Metila buterato | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Metila buterato | |||
Metila buterato estas nature trovata en la fragoj. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 623-42-7 | ||
ChemSpider kodo | 11680 | ||
PubChem-kodo | 12180 | ||
Merck Index | 15,6109 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun pomodoro | ||
Molmaso | 102.1317 g·mol−1 | ||
Denseco | 0.898g cm−3 | ||
Fandpunkto | −95 °C | ||
Bolpunkto | 102 °C | ||
Refrakta indico | 1,3878 | ||
Ekflama temperaturo | 12 °C | ||
Acideco (pKa) | 3.37 | ||
Solvebleco | Akvo:15 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 3560 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R11 | ||
Sekureco | S16 S23 S29 S33 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H315, H319, H335[1] | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P280, P303+361+353, P370+378, P403+235, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Metila buterato estas esplorata en bruleksperimentoj kiel anstataŭanto por la plej grandaj grasacidaj esteroj trovataj en la biodizelo. Tamen, studoj elmontris ke, pro ĝia mallongĉena longeco, metila buterato ne bonspegulas la konduton por la Indico pri negativa temperaturo kaj antaŭtempa karbonduoksida formado karakterizanta la verajn biodizelajn fuelojn. Pro tio ĝi estis preterlasita kiel anstataŭanto por biodizelaj brulaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.