petro, formita per metamorfismo, dum kiu iu originala petro estas metita sub varmego (>150 °C) kaj premego (>100 MPa) tiom ke la fizika kaj kemia strukturoj de la petro ŝanĝiĝas From Wikipedia, the free encyclopedia
Metamorfaĵoj aŭ metamorfoz-devenaj rokaĵoj[1], aŭ metamorfaj petroj (laŭ NPIV [2]) ekestas el pli malnovaj rokaĵoj de iu ajn tipo per metamorfozo, tio estas transformiĝo sub alta premo, alta temperaturo kaj eventuale per ĥemia substancinterŝanĝo en solidan staton. Je la transformiĝo la mineralkonsisto de la rokaĵo ŝanĝiĝas, ĉar formiĝas novaj mineraloj kaj mineralagregaĵoj, kiuj estas stabilaj sub la novaj prem- kaj temperaturkondiĉoj; krome ankaŭ la rok-tavolo transformiĝas. Tipe el metamorfaj petroj estas la skisto.
El kvarcenhava sabloŝtono ekestas per rekristaliĝo kaj la subtila kunkresko de la unuopaj kristalgrejnoj la metamorfa petro kvarcito, je kiu la formo de la unuopaj sablograjnoj ne plu estas rekoneblaj. El (pura) kalkŝtono ekestas per rekristaliĝo, je plukonzisto de la sama kemia substanco, malfajngrajna marmoro. La sub diversaj kondiĉoj ekestintajn metamorfajn petrojn oni denove alordigas al metamorfaj facioj. Petro ekestinta per parta fandiĝo (anatekso) nomiĝas migmatito kaj reprezentas la transiron al magma petro.
Grandregiona metamorfozo de rokaĵoj plej ofte okazas en granda profundo, sed lokaj transformiĝoj ankaŭ povas aperi proksime al la tersurfaco, ekzemple je lokoj, kie altaj tensioj konstruiĝis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.