„ La deziroj por grave pliampleksigi la esperantlingvan sciencanfakan literaturon, naskis en 1981 la decidon establi la Sciencan Eldoncentron de UEA en Budapeŝto. Nun kuŝas antaŭ ni la unua libro de tiu ĉi centro, verkita de D-ro Endre Dudich, scienca vicdirektoro de la Hungara Ŝtata Geologia Instituto. La aŭtoro intencis atentigi la legantojn pri kelkaj el la aro de geologiaj scienco-branĉoj kaj pri la plej aktualaj taskoj. Farante tion E. Dudich klopodis variigi la stilon de unuopaj ĉapitroj, kiujn li rigardas «kiel menu-karton por gustumi la geologiajn sciencojn." Estas rimarkinde, ke laŭ la literaturlisto de la 128 uzataj kaj rekomenditaj publikaĵoj estos 67 esperantlingvaj titoloj.
Unue ni konatiĝas kun variaj niveloj de organiziteco aŭ strukturiteco de ne vivejoj kaj vivuloj. La geonomiajn demandojn sekvas ĉapitro pri geokemio.
Parolinte pri milvizaĝa kristalmondo E. Dudich ekskursas kun ni tra la mondo de vulkanismo, tra tiu de transporto kaj demetiĝo
de sablo ktp. Tiam ekparolas la rokoj, la magnorokaĵoj kaj sedimentrokaĵoj. Per la procedo de la fosiliigo kaj ties rezulto, la fosilioj, ni aŭdas pri la ekscita kaj enigma mondo de la pravivo. Pri la geosferoj de nia Tero, la variaj tektonikaj fenomenoj temas speciala ĉapitro. El la riĉega scenaro de la Terhistorio la aŭtoro travivigos nin tri "aktojn": La karbonion, la kretaceon kaj la historion de la lasta maro en Danuba baseno.
La ĉapitro pri aplikata geofiziko — verkita de A. Lukacs — sciigas nin pri la plej moderna tekniko pri esplorado de la Terkrusto
kaj la trovado de ekspluateblaj mineralkuŝejoj: La gravita, la magneta, la elektra, la sisma esploradoj.
Problemoj de aplikata geologio estas prezentitaj „helpe de fikcia ekzemplo, kvazaŭ foliumante dokumentojn de elpensita ministerio de elpensita ŝtato, korespondanta kun eĉ pli fantazia geologia firmao esperanta." Post tiu ĉi prezentado, ne sen esperantista memironio, sekvas fine malgranda ĉapitro pri kosmologio kaj planedologio. Kiel aneksaĵon la libro entenas naŭpaĝan geologian leksikoneton.
La esprimmaniero de la aŭtoro estas komprenebla por vasta legantaro. Per la trafa divido de la teksto en alineojn la libro estas facile legebla. Rilate la preserarojn la libro estas zorgeme kontrolita. Sur la paĝoj 91 kaj 93 eraroj enŝteliĝis: Kompreneble la apero de la unuaj vivuloj okazis antaŭ 3100 milionoj da jaroj kaj ne — kiel indikite — antaŭ 3,1 mj. La preskvalito estas diversa kaj deziroj restas por tiun pliblonigi. Entute la libro de E. Dudich estas leginda kaj rekomendinda al vasta legantaro. ” |