From Wikipedia, the free encyclopedia
Mercè RODOREDA i GURGUÍ (katalune: [mərˈsɛ ruðuˈɾɛðə]) (naskiĝis la 10-an de oktobro 1908 , mortis la 13-an de aprilo 1983) estis hispana romanistino en la Kataluna lingvo.
Mercè Rodoreda | |
---|---|
Mercè Rodoreda | |
Persona informo | |
Naskonomo | Mercè Rodoreda i Gurguí |
Naskiĝo | la 10-an de oktobro 1908 en Barcelono |
Morto | la 13-an de aprilo 1983 en Ĝirono |
Mortokialo | Hepata kancero |
Tombo | Cementiri de Romanyà de la Selva (en) |
Lingvoj | kataluna • hispana • Esperanto |
Loĝloko | Barcelono • Roissy-en-Brie • Limoĝo • Bordeaux • Parizo • Ĝenevo • Romanyà de la Selva |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Liceu Dalmau (en) (1931–1934) Escola Menéndez Pelayo (en) (1915–1916) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Andreu Rodoreda i Sallent (en) |
Patrino | Montserrat Gurguí i Guàrdia (en) |
Edz(in)o | Joan Gurguí (en) (1928–1937) |
Amkunulo | Joan Prat i Esteve (1939–1971) |
Infano | Jordi Gurguí i Rodoreda (en) ( ) |
Okupo | |
Okupo | Romanistino, Dramaturgo, Poetino |
Verkoj | The Time of the Doves Mirall trencat Aloma Sóc una dona honrada? Del que hom no pot fugirc Un dia en la vida d'un home Crim Vint-i-dos contes El carrer de les Camèlies Jardí vora el mar Mi Cristina y otros cuentos Semblava de seda i altres contes Tots els contes Viatges i flors War so much war Death in Spring Isabel i Maria |
TTT | |
Retejo | http://www.mercerodoreda.cat/ |
Ŝi estas konsiderata de multaj kiel unu el la plej gravaj katalunaj romanistoj de la postmilita periodo. Ŝia romano La plaça del Diamant ("La placo de la Diamanto", 1962) fariĝis la plej aklamita kataluna romano de ĉiuj tempoj kaj ekde la jaro de ĝia unua publikigo, ĝi estis tradukita en pli ol 30 lingvoj. Ĝi temas pri ĉiutagaĵoj kaj intima vivo de personoj dum la milito kaj ankaŭ estas konsiderata de multaj kiel la plej bona romano temanta pri la Hispana Enlanda Milito. Pri ĝi oni filmis kaj kinan filmon kaj televidan serion.
Ŝi naskiĝis en 340 carrer de Balmes, Barcelono, en 1908. Ŝiaj gepatroj estis Andreu Rodoreda, el Terrassa kaj Montserrat Gurguí, el Maresme.[1] En 1928, ĵus 20-jaraĝa, ŝi edziniĝis kun sia onklo Joan Gurguí, 14 jarojn pli aĝa ol ŝi, kaj en 1929 ŝi naskis sian unusolan infanon, Jordi. Ŝi komencis sian verkistan karieron per noveloj en magazinoj, kiel eskapon el sia malfeliĉa geedziĝo. Ŝi tiam verkis psikologiajn romanojn, inkluzive de Aloma kiu gajnis la Premion Crexells, sed eĉ kun la sukceso kiun ĝuis tiu romano, Rodoreda decidis refari kaj republikigi ĝin kelkajn jarojn poste tial ke ŝi ne estis plene kontenta pri tiu periodo de sia vivo kaj siaj verkoj de tiu tempo.
En la komenco de la Hispana Enlanda Milito, ŝi laboris por la aŭtonoma Generalitato de Katalunio.
Ŝi estis ekzilita en Francio kaj poste Svislando, kie en 1957 ŝi rompis sian silenton per la publikigo de sia libro Vint-i-dos contes ("Dudek du noveloj"), kiu gajnigis al ŝi Premion Víctor Català. Per El carrer de les Camèlies ("Camèlies Strato") (1966) ŝi gajnis plurajn premiojn. En la 1970-aj jaroj, ŝi revenis al Romanyà de la Selva en Katalunio kaj finis la romanon Mirall trencat ("Rompita Spegulo") en 1974.
Inter aliaj verkoj venis Viatges i flors ("Vojaĝoj kaj floroj") kaj Quanta, quanta guerra... ("Kiom, kiom da militoj") en 1980, kiu estis ankaŭ la jaro kiam ŝi gajnis la Premi d'Honor de les Lletres Catalanes. Dum la lasta periodo de ŝia vivo, ŝiaj verkoj elvolviĝis el ŝia kutima psikologia stilo por fariĝi pli parenca al simbolismo en ties plej kripta formo.
En 1998 literatura premio estis kreita laŭ ŝia nomo: la premio Mercè Rodoreda por noveloj kaj rakontoj.
Ŝi estis farita Honora Membro de Associació d'Escriptors en Llengua Catalana ("Asocio de Katalunlingvaj Verkistoj"). La biblioteko en Castell-Platja d'Aro estis nomita en ŝia honoro.
Ŝi mortis en Ĝirono el hepata kancero, kaj estis entombigita en la tombejo de Romanyà.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.